Skip to main content

Full text of "Etnismo - Numero 092, Decembro (2013)"

See other formats


N-ro 92 INFORMILO PRI ETNAJ PROBLEMOJ 



Cu Skotlando estu 






















2 


EN TIU Ĉl NUMERO: 

- Eldonista bileto 
P- 3 

- Skotlando: La vojo reen al 
sendependiĝo 

p. 4 - 7 

- Valencilando restas sen 
kataluna televido 

p.8 - 10 

- Baleara Revolucio 

p. 11 

- Artistoj subtenas ciĝanojn 
p. 12 - 14 

- Laŭzananoj manifestacias 
por la taĝo de la romaoj 
p. 15 - 17 

- La arbreŝoj: dua parto, la 
diasporo 

p. 18 - 20 

- Recenzo: Patric, okcitana 
kantisto 

p. 21 

- Koncize el... 

p. 22 

- IKEL-informilo no 72 
p. 23 

foto: 

La skota parlamentejo vidita el 
Solisbury Crogs. 

El Vikimedio. 


ESTRARO : 

PREZIDANTO: Alain FAVRE (savojano), 

Damo de Vi, allee du Quart d'Amo 171, 

FR-74140 Chens-sur-Leman, tel: ++ 33 450 94 02 08, 
retadreso: afavrel @ hotmail.com ; etnistoi @bigfoot.com 
TTT-ejo: http://ikel.stel.net 

VICPREZIDANTO KAJ REDAKTISTO: 

Nicole MARGOT (vaŭdanino), 

ch. des Lys 4, CH-1010 Lausanne 

tel: ++ 41 21 653 14 67, retadreso: n.margot@bluewin.ch 

SEKRETARIO: Nikolas XIL CARVALHO (asturleono), 

48 postakutxa. 20400 Tolosa. Gipuzkoa. Eŭskio/EH 

tel: ++ 34 630 44 68 63, 

retadreso: fokomelo.makolji@ gmail.com 

KASISTO: Xabier RICO ITURRIOTZ (eŭsko), 

Manuel Iradier, 22-1-ezk. ES-01005 Gasteiz 

Euskal Herria-Eŭskio 

retadreso: xabirico @ euskalnet.net 

RILATOJ KUN ESPERANTO-GAZETOJ. REVIZIADO: 

Istvan ERTL (hungaro), 22, rue Faulfiels 

LU-7355 Helmdange, Luksemburgio, 

tel. ++ 352 2633-2659, retadreso: istvan.ertl@gmail.com 

ESTRARANO: 

Hector ALOS IFONT (kataluno), Mir pr. 15-55, RU-428024 
Supaŝkaro, Cuvaŝio-Rusa Federacio 
retadreso: h.alos@esperanto.cat 


KOTIZOJ KAJ KONTOJ: 

La rabatitan membrecon rajtas 
ĝui ĉiu persono, kiu aŭ loĝas en 
(eks)socialisma aŭ “tria- 
monda” lando, aŭ estas 
studento aŭ emerito. 

Bonvolu ĝiri vian IKEL-kotizon ekskluzive al la konto de IKEL ĉe 
UEA (kodo: ikel-y) aŭ al unu el jenaj konto de: 

UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO 
(Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam): 

- BELGA poŝtĝirkonto (pĝk) n-ro 000-1631831-97 

- GERMANA (Koln) pĝk n-ro 318291- 509 
BLZ 370 10050 IBAN: 

DE51370100500318291509S WIFT PBNKDEFF 

- NEDERLANDA pĝk n-ro 37 89 64 

IBAN: NL24PSTB0000378964, SWIFT PSTBNL21 

- SVEDA pĝk n-ro 74374-0 

IBAN: SE9595000099604200743740, 

SWIFT NDEASESS 

- SVISA pĝk 12-2310-0 (Bulle) 

Ĉiukaze indiku “ikel-y” kaj la celatan jaron. Bonvolu nepre 
certiĝi ke via kompleta kotizo alvenu al la IKEL-konto: IKEL 
absolute ne povas transpreni kiajn ajn banko- aŭ peradkostojn! 


Kotizoj 

eŭroj 

Normala 

20.00 

Subtenanta 

30.00 

Rabatita 

10.00 


Informilo pri etnaj problemoj 

.a membroj de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) 

icevas Etnismo -n sen krompago, normale 2 kajerojn de minimume 36 
mĝoj. Unuopa ekzemplero (de simpla numero kostas 5 € (inkluzive de la 
ifranko). La artikoloj publicitaj en Etnismo ne nepre esprimas 
;tarpunkton de IKEL, se ili ne estas subskribitaj ĝianome. Ĉiuj eroj de la 
‘IKEL-Informilo” estas ofrcialaĵoj. La aŭtoroj ne ricevas honorarion. 
^a redaktoro rezervas al si la rajton ne publikigi, mallongigi kaj lingve 
corekti kontribuaĵon. _ 


Eblas reklami en Etnismo ! 

Anonctarifo : (EUR): 1 p. 80, 1/2 p. 45, 1/4 p. 25, 1/6 

Venonta redaktolimdato: 
31-an de marto 2014 


92 







3 


ELDONISTA BILETO 

Cu etnistoj ĉiam favoras 
kreon de unuopa ŝtato 
por solvi etnajn problemojn? 

La publiko tro ofte, eble plej ofte opinias, ke etnistoj principe favoras la kreon de unuopa ŝtato por ĉiu 
etno. Bone pripensante pri tio, oni facile alvenas al la konkludo, ke tia ideo estus absurdaĵo, pro tre 
multtipaj kialoj: nevolo de etno mem, intermiksa aŭ diaspora situacio, malgranda nombro de etnanoj... 
Malgraŭ tio, ke en la mondo, depost la fino de la dua mondmilito, la nombro de ŝtatoj ege pliiĝis, 
ankaŭ pro etnaj kialoj. Kaj tiuj novaj ŝtatoj ne ĉiam estas sukcesaj: ni pensu nur pri la plej ĵusa, Suda 
Sudano, kie interna milito nuntempe furiozas specife inter la lokaj etnoj, kun miloj da viktimoj kaj 
interveno de la blukaskuloj de UN. 

Kaj tiu kreado de novaj ŝtatoj povus daŭri. En la jaro 2014 skotoj decidos, ĉu ili disiĝos de Britio. Ĉu 
tio gravos laŭ etna vidpunkto? Mi respondus jes kaj ne. Unuflanke, etnaj rajtoj estas jam bone 
certigitaj en la nuna Skotlando: oni subtenas la gaelan, eĉ la ĝermanan skotan, multaj lokaj uzoj kaj 
tradicioj estas respektataj. Sed kompreneble ĉiam ekzistas la risko, ke la londona registaro fariĝos pli 
prema, eĉ reduktos la kompetentojn de la skotaj parlamento kaj registaro, profitante ekzemple de ia 
krizo. Ĉar la historio montras, ke malantaŭeniro pro perdo de kolektivaj rajtoj ne estas malofta 
fenomeno. 

Tio kondukas nin al alia eŭropa situacio, kie ĝuste tiu fenomeno okazas. Ankaŭ en Katalunio, pli 
precize en la Aŭtonoma Komunumo, la loĝantoj voĉdonos por decidi pri la plua aparteno al la hispania 
ŝtato, sed en tiu kazo kontraŭ la volo de la ŝtata registaro mem. Ĉu la etna karaktero de la barcelona 
Katalunio - interalie kataluna kaj okcitana - ion gajnus, se dispartigo de Hispanio okazus? Tutcerte 
jes. Ĉu la hispanparolantoj riskus esti diskriminaciataj? Verŝajne ne. Sed alitipa problemo okazus: la 
hispania ŝtato fariĝus pli “kastilia”, aliaj katalunoj - ĉefe balearanoj kaj valencianoj - ege suferus pro 
tio, kaj ankaŭ aliaj minoritatoj. Eble, eĉ verŝajne tio kondukus ne nur al frakasiĝo de la hispania ŝtato - 
kio en si mem objektive ne estas malbono - sed ankaŭ al “interna” milito, kio ŝajnas nemalofta plago 
en la hispania historio. Kompreneble tio tute ne signifas, ke mi persone kontraŭas al sendependiĝo de 
Katalunio - se mi estus kataluno, mi tutcerte fervorege aprobus tiun ideon; mi nur provas pensi pri la 
konsekvencoj, interalie etnorilataj, de tia procezo. 

La kebekia situacio estas iom parenca, kvankam malpli akra. Ne delonge la “suverenistoj” rekaptis la 
povon en tiu kanada provinco plejmulte franclingva, kaj denove la ideo pri sendependeco fariĝas 
aktuala. Kompreneble ties efektiviĝo pli bone certigus la etnajn rajtojn de la franclingvanoj kebekiaj. 
Tamen por la samlingvanoj, kiuj vivas en aliaj kanadaj provincoj, la bato riskus esti sufiĉe terura, ili ja 
perdus gravan subtenon - eĉ se ili mem ofte kritikas la kebekian superregon kulturan. Ankaŭ Kanado 
ege perdus el sia bunteco, ĝi riskus fariĝi nura usona apendico. Kaj ĉu kebekiaj indianoj havus pli da 
rajtoj? Mi vere timas, ke tute ne. 

Konklude sendependeco de Kebekio ŝajnas al mi nedezirinda, ankaŭ se ne ĉefe pro etnaj starpunktoj, 
sed mi kompreneble akceptas aŭskulti kontraŭan opinion. 

Ni do vidas, ke kreo de ŝtatnacio ne estas nepra solvo de etnaj problemoj, ĝi eĉ tre ofte povas krei 
aliajn. Tio ne malhelpas, ke ŝtatoj prave kreiĝas aŭ malaperas sur tiaj bazoj, kaj malmultaj nuntempe 
bedaŭras la iamajn Ĉehoslovakion, Jugoslavion... Sed entute kaj eble plej ofte etnaj liberecoj povas 
esti defendataj per respekto de internaciaj konvencioj, ĉartoj, kiuj subtenas la malplimultojn. Ni do 
respektu la ŝtatojn, kiuj tiel sin devontigas, inkluzive pri la rajto por ĉiu popolo disponi pri si mem - eĉ 
se la naciŝtato, inventita en Eŭropo dum la deknaŭa jarcento, tutcerte fariĝos malpli kaj malpli aktuala, 
profite kaj al pli grandaj kaj al pli malgrandaj strukturoj. 

Kaj fine notu, ke pluraj situacioj aluditaj en ĉi tiu bileto estas traktataj en tiu ĉi numero de Etnismo , pri 
kiu mi deziras al vi bonan kaj profitoriĉan legadon. 


Alain Favre 


92 




4 


Ed Robertson 

SKOTLANDO: 

La vojo reen al sendependiĝo 



Vikimedio, 2006. Aŭtoro: Deacon of Pndapetzim. 


Fragmento de pikta ŝtono, nomita ŝtono Daniel kaj 
trovita en Rosemarkie . 

La 18an de septembro 2014 okazos referendumo 

en Skotlando pri la estonteco de ĉi tiu antikva lando. 
La demando estos “Ĉu Skotlando estu sendependa 
lando?”, anglalingve “Should Scotland be an 
independent country ?”, kun la ebloj fari krucon jese 
aŭ nee. Ne estos aliaj vortumadoj en la aliaj lingvoj, 
sed ja estas oficialaj informoj en aliaj lingvoj. 
Propagando krom en la angla haveblas de la JES- 
flanko minimume en la skotgaela, la pola, la panĝaba, 
la urdua kaj la franca. Mi ne povis trovi propagandon 
de la NE-flanko en alia lingvo krom la angla. Ni 
revenos poste al la demando per kio la estonteco 
regalos la loĝantojn de Skotlando kaze de JES kaj 
kaze de NE, sed unue ni esploru kiel Skotlando 
fariĝis Skotlando, kial ĝi perdis sian sendependecon, 
kaj kial dum lastaj jaroj la ideo de sendependiĝo tiel 
forte repopulariĝis. 

LA UNUIGO DE SKOTLANDO 

Skotoj povas fieri pri la fakto ke same kiel 
Germanio, ili sukcese rezistis la provojn de la romianoj 
konkeri la landon. Same kiel la germana Hermann 
(Arminio esperante), la skotoj havis simile sukcesan 
nacian heroon de tiu epoko, Kalgakos (Kalgako). Laŭ 
la romia verkisto Tacito, Kalgako denuncis la 
romianojn jene: “al rabado, mortigado, ŝtelado ili 
donas la mensogan nomon imperio; ili faras dezerton 
kaj nomas ĝin paco”. Tiutempe la loĝantoj de 
Skotlando estis ĉefe keltaj triboj: iuj en la okcidento de 
la lando, kiujn oni ĝenerale nomas skotoj, parolis 


keltan lingvon parencan al la modernaj skotgaela, 
irlanda kaj manksa; aliaj en la oriento kaj nordo, 
nomataj Piktoj, kaj Britonoj en la sudoriento, parolis 
keltajn lingvojn parencajn al la modernaj kimra, 
bretona kaj kornvala. Pli malfrue formo de norda 
dialekto de la angla disvastiĝis tra la sudoriento kaj 
centro de la lando. En la jaro 843 p.K.:, okazis unuiĝo 
de la reĝlandoj de la piktoj, kaj oni komencis aludi al la 
tuta lando kiel Skotlando. La antaŭe piktparolantaj kaj 
britonparolantaj regionoj de la lando ekparolis aŭ la 
skotgaelan aŭ, pli malfrue, la skotan lingvon, kiu 
evoluis el tiuj nordanglaj dialektoj. 

INVADO KAJ REZISTO 

Pliposte okazis norvegaj provoj konkeri 
Skotlandon, sed tio finiĝis post la batalo de Largs en 
1263 p. K., sed tiam la danĝero venis de la 
pligrandiĝinta potenco de Anglio de post la normanda 
konkero de Anglio en 1066. La angla ŝtato jam ĵus 
sukcesis konkeri Kimrion en 1282, kaj akiri iom da 



Unuiĝinta Reĝlando 
de Granda Britio kaj 
Nord-lrlando 



92 




Skotlando 


5 



Vikimedio. Aŭtoro: Finlay McWalter. 


I/l/a//ace-monumento apud Stirling. 

teritorio en Irlando, en la regiono ĉirkaŭ kio nun 
estas Dublino, kaj post kelkaj jaroj, tuj kiam 
Skotlando spertis dinastian krizon en 1296, Anglio 
lanĉis invadon. Sekvis pli ol 30 jaroj da rezisto, unue 
en gerila milito sub la gvidado de William Wallace , 
kiu kaptiĝis estis ekzekutita en 1305 kaj poste sub 
la reĝo Robert la unua (de Brus ) kaj lia filo Robert la 
dua en pli konvencia milito, kiu finfine renversis la 
konkeron kaj dum iomete da tempo signifis pacon 
inter la du landoj. La fino de tiu ĉapitro de skota 
historio ankaŭ pli-malpli difinis la sudan landlimon 
de Skotlando en ĝia nuna pozicio. La sola escepto 
estas la urbo Benvick , konkerita milite de Anglio en 
1482, kaj ĝis tiam la kvina urbo laŭ grandeco en 
Skotlando. 

EKONOMIA IMPERIISMO 

Malgraŭ la perdo de Benvick , kaj la eĉ pli terura 
malvenko en fiaskinta revenĝprovo ĉe Flodden en 
norda Anglio en 1513, Skotlando travivis plian 
periodon de sendependeco. Sed temis pri malfacilaj 
tempoj, kun burĝonantaj imperioj, la leviĝo de 
ekonomia piratado, kaj religiaj militoj, kaj Skotlando 
bezonis aliancanojn. Ĝi elektis Francion el la 
haveblaj superpotencoj de la epoko. Ĉi-foje, Anglio 
suferis dinastian krizon. Pro la intergeedziĝemo de 
la regantaj klasoj de Eŭropo, James [Jakobo] la sesa 
de la Skotoj fariĝis James la unua de Anglio en 
1603. Skotlando retenis sian propran registaron, kaj 
ekonomie devis konkurenci kontraŭ Anglio. Aliloke 
aliaj landoj fondis proprajn imperiojn por ekspluati 
aliajn landojn kaj aliajn popolojn, kaj la skota 
reganta klaso sentis tiun mankon. Nacia projekto 


fondi kolonion apud la nuna Panamo en 1698 
entrepreniĝis, en kiu investiĝis kvarono de la mono 
de la lando. En la unua provo fondi la kolonion, la 
projekto spertis malfacilaĵojn, kaj la koloniantoj 
petis helpon de angla kolonio en Jamajko, sed la 
angla registaro ordonis al ili ne helpi. En dua provo 
fondi tie kolonion jaron poste la untaj koloniistoj 
malsaniĝis pro diversaj tropikaj malsanoj kaj estis 
facile konkeritaj de hispanaj soldatoj. Skotlando 
estis bankrota. En komerca milito kontraŭ Anglio, 
Skotlando malgajnis. 

LA TRAKTATO DE UNUIĜO 

La reganta klaso de Skotlando vidis tamen 
oportunojn por si mem, se ili povus alkroĉi sin al la 
leviĝanta potenco de la angla imperio. La 
subaĉetado de anoj de la Skota Parlamento, per 
(laŭvorte!) valizoj da mono de anglaj sekretaj 
agentoj (modelo poste sekvota de la CIA en Irako 
kaj aliloke en la moderna epoko) helpis ŝanĝi la 
opiniojn de ŝanceliĝantaj skotaj parlamentanoj, kaj 
la 24an de marto 1706 estis subskribita la Traktato 
de Unuiĝo inter Skotlando kaj Anglio. Kimrio kaj 
Irlando jam enkorpiĝis en la anglan ŝtaton, ĉu 
teritorie (en la kazo de Kimrio), ĉu kiel persona 
posedaĵo de la reĝo (en la kazo de Irlando), sed la 

ARTIC ŬEŜ 

UNION 

Agrced on thc T\vo and t\vcntieth Dav of 7uJy 3 in tĥe 
Fifth Year of the Reign of Hcr mofi: Eicellcnt Majcfiy 
; Qticcn J N N E, by the Commifiioners Nominated on 
I the Behalf of the Kingdom of England in Purfuance of 
an Adt maae in England ', and tĥe Commiflioncrs Nomi- 
natal on thc Bchalf of thc Kingdom of Scotland ', under 
. Hcr Maicftics Grcat Sealof Scotland, Purfuant to an Aĉ\ 
madc in Scotland. 

ThcACT (madeinthcParliament of Scotland) Intituled, 
j ASl Rat\fy\ng and Jpprovmg tbcTreatv of JĴnton oftbe 
Two Kingdoms of Scotland and Englancf. 

And alfo theyM IN U T E S of the Proceeding of tĥe Com- 
miflioncrs of hotĥ Kingdoms, Dclivercd into the Houfe 
of Pecrs by Hcr Majefties Comralnd. 


L O N D O N, 

Printcd by CbarlesBill, and the Erecutrijc of Tbomat Nevc- 
comb , deceas’d ,* Printcrs to the Quecns moft Ercellent, 
Majcfty. 1706. 


Vikimedio. 

Traktato de la unuiĝo. 



92 





6 


Skotlando 


Traktato de Unuiĝo estis traktato inter du ŝtatoj, 
konsistigantaj “Grandan Brition”, kaj ĝi certigis al 
Skotlando la rajton daŭre havi propran sistemon de 
krimleĝaro, propran eklezion, kaj do propran edukan 
sistemon, kaj kompreneble, privilegiojn por la skota 
reganta klaso. 


KAJ LA SEKVO 

Skotlando ne prosperis kiel kolonio de la angla 
imperio. Jes, individuoj prosperis, precipe anoj de la 
reganta klaso, kaj tiuj, kiuj pretis servi la imperion 
eksterlande. En 1707, la jaro kiam la unuiĝo 
efektiviĝis, la loĝantaro de Skotlando estis 19,95% 
kompare kun tiu de Anglio, kaj ĝis 1800 tiu 
proporcio konserviĝis, sed la ekonomia evoluigo de 
Skotlando vere ne estis prioritato por la registaro en 
la Palaco Westminster en Londono, tiel ke la 
loĝantaro de Skotlando laŭgrade ŝrumpis rilate al tiu 
de Anglio: 



Du grandaj periodoj de dekadenco estas 
evidentaj: la forigo de la kamparanoj dum la 19a 
jarcento far la grandaj terposedantoj por anstataŭigi 
ilin per ŝafoj; kaj la forigo de pezaj industrioj kiel 
ekzemple ŝipfarado, ŝtalfabrikado, karbominado ktp 
depost la 1970aj jaroj kaj precipe dum la reĝimo de 
Margaret Thatcher pro privatigo ktp. 

LA IMPERIO FINIĜIS 

Klare, malgraŭ la fakto ke Skotlando ne ludis 
gvidantan rolon en la Angla imperio (aŭ “Brita” 
imperio, por doni al ĝi la oficialan merkatigan 
nomon), skotoj kunkulpis en la krimoj de la imperio. 
Sed venis tago kiam iĝis klare, ke tiu rolo ne plu 
ofertas al la Skotoj ion ajn. Travivinte la historion de 
tiuj lastaj jardekoj, mi taksas ke ĉio komencis 
ŝanĝiĝi eble ĉirkaŭ la mezo de la 1960aj jaroj. 
Revekiĝis sento de subpremata nacio; tiuj, kiel mi, 
kiuj ne spertis la duan mondmiliton, komencis 
plenaĝiĝi, kaj konsciiĝis, ke io misas. 

En 1955, plimulto da skotoj voĉdonis en 
tutbrita balotado por la dekstrema britimperiisma 
konservativa partio. Oni ne sciis tiam tion, sed 
depost tiu jaro subteno por tiu partio ofte reganta 
Brition kiel tuton ŝrumpis jaron post jaro en 
Skotlando (sed ne en Anglio). Tiam la ideo pri Skota 
Parlamento, kun eĉ la limigita fasko da respondecoj 
havotaj la parlamento kunvenonta en 1999, estis 
revo de idealistoj, kun nulprocenta ŝanco realiĝi. Sed 


la reĝimo de Thatcher vere substrekis por tiuj, kiuj 
atentis, ke la imperio vere finiĝis. 



Vikimedio, 2007. Aŭtoro: Mogens Engelund. 


Ĉefa salono de la skota Parlamentejo en Edimburgo. 


LA PARLAMENTO REKUNVENAS 

En 1979 la skotoj voĉdonis por “asembleo” kun 
limigitaj potencoj. Malgraŭ la rezulto, tiu asembleo 
ne efektiviĝis. La sekva projekto, naskita dum la 
rezisto al la Thatcher- registaro, estis por 
“parlamento” kun pli da potencoj, kaj tio aprobiĝis 
en referendumo en 1997. Post la efektiviĝo de la 
Parlamento en 1999, oni pli kaj pli konsciiĝis, ke ĝi 
estas sukceso. La decidoj disponigi universitatan 
instruadon, medikamentojn kaj poroldulan vartadon, 
ĉiujn tute senpage, fariĝis popularaj, kaj multaj 
opiniis, ke pli da potencoj estas dezirindaj, kvankam 
ili ne pretis subteni plenan sendependecon; nun tiuj 
kiuj malferme proponas, ke la parlamento posedu 
malpli da potencoj, estas vere malfacile troveblaj. La 
“Skota” “Laborista” Partio (fakte sub la ordonoj de 
la estraro en Londono) formis la unuajn du skotajn 
registarojn de la moderna epoko en koalicio kun la 
liberal-demokratoj, sed la Laborpartia glitado 
dekstren, ekzemple pri la iraka milito, tamen 
permesis al la sendependisma Skota Nacia Partio 
(SNP) pli okupi la social-demokratan politikan 
terenon forlasitan de la laborista partio precipe je 
brita nivelo. En 2007 la SNP venis al potenco en 
Skotlando kiel minoritata registaro kun la neoficiala 
subteno de la verduloj. Kiel registaro, la SNP estis 
juĝita kompetenta. La nomo de la registaro ŝanĝiĝis 
de “Scottish Executive ” (skota plenuma konsilio) al 
“Scottish Government ” (skota registaro). Komisiono 
de la brita parlamento kunvenis responde por diskuti 


balM0~ 92 






Skotlando 


7 


pliajn povojn por la Skota Parlamento. Gis nun nur 2016, do proksimume 18 monatojn post la 

bagatelaj ŝanĝoj estis ceditaj. referendumo. 

LA ESTONTECO DE SKOTLANDO 

KIE Nl ESTAS NUN Substrekinde estas, ke la strebo por 

En 2011 la Skota Nacia Partio surprizis preskaŭ sendependeco ne rilatas al religio, nek al etneco. La 

ĉiun kaj fariĝis majoritata registaro. Do, ĝi povis subteno por sendependeco inter skotaj civitanoj de 

enkonduki leĝon por referendumo pri skota angla origino estas egale alta kiel ĉe “indiĝenaj” 

sendependiĝo, propono ĝia kiu estis blokita de la skotoj kaj aliaj enmigrintoj. Ne estas gravaj lingvaj 

laboristoj, liberal-demokratoj kaj konservativuloj demandoj: la skotgaela jam havas oficialan statuson 

dum la antaŭa parlamenta periodo. La brita registaro kaj subtenon de la registaro. Eduke kaj kulture oni 

post iom da plendado decidis akcepti la rajton de la pli alte taksas la skotan lingvon (tre parencan al la 

Skota Parlamento okazigi referendumon, kaj faris la norma angla) ol iam ajn de kiam Skotlando ĉesis esti 

necesajn leĝajn ŝanĝojn por permesi tion. sendependa lando. 

Interkonsenton subskribis la du registaroj, la skota La demando pri sendependeco leviĝis pro - 

kaj la brita, en oktobro 2012, en kiu ambaŭ devigis politikaj- kialoj. Dum jardekoj la rezulto de britaj 

sin akcepti la rezultojn de la baloto kaj kunlabori. balotadoj liveris registaron kun programo pli dekstra 

Tiurilate la situacio de Skotlando estas iom ol tiu kiun volas la Skotoj, kaj cetere kun registaro 

malsimila al tiu de Katalunio, kaj oni povas kiu neglektas Skotlandon. Skotlando supervivis pli 

antaŭvidi situacion en kiu Skotlando paŝos ol 300 jarojn enkorpigita en alia regno, kaj nun 

senprobleme (kvankam ne “aŭtomate”) de pozicio signifa proporcio de ĝiaj loĝantoj volas ke ĝi fariĝu 

kiel parto de EU-membroŝtato al pozicio de denove normala lando, kun propra registaro. Tamen, 

memstara EU-membroŝtato. La sola diskutindaĵo ni havas jam kelkajn rajtojn, neniu arestas nin pro 

estos ĉu Skotlando havos 12 aŭ 13 deputitojn en la propagandado de sendependismaj ideoj, aŭ 

Eŭropa Parlamento (anstataŭ la nunaj 6). persekutas nin pro uzado de niaj indiĝenaj lingvoj. 

Homoj timas ŝanĝon kaj devas alkutimiĝi al la ideo 
LA KAMPANJOJ de sendependiĝo. En la nuna situacio laŭ 

Estas du kampanjoj kontraŭaj inter si: la JES- opinisondoj la JES-flanko estas 9% malantaŭ la NE- 

kampanjo, subtenata de la SNP, Skota Verda Partio, flanko. Ju pli proksimen ni venas al la tago, des pli 

la Skota Socialista Partio kaj diversaj individuaj la homoj findecidos. En la Kebekia referendumo 

membroj kaj eks-membroj de la Laborista Partio, antaŭ kelkaj jaroj, la JES-flanko estis 20% malpli 

kaj:la NE-kampanjo, subtenata de la Laborista Partio populara ol la NE-flanko, sed en la tago mem 

oficiale, la Liberal-Demokrata Partio, la malgajnis je nur 0,5%. 

Konservativa Partio, la dekstrema kontraŭ-Eŭropa Ni vidos. Mi esperas reveni al ĉi tiuj paĝoj post 

partio UKIP, rasistoj, faŝistoj kaj stranga speco de septembro 2014 kun bona novaĵo: la “brita” imperio 

dekstremuloj troveblaj nur en Skotlando kaj Irlando, baldaŭ tute ne plu estos, ĉar mi supozas, ke Kimrio 

la ekstrem-protestantaj “oranĝistoj”, kies nomo postnelonge sekvos nin. ER 

rilatas al 18a-jarcenta nederlanda 
princo kiu fariĝis reĝo de la Unuiĝinta 
Reĝlando (Britio) en 1688 por “savi” 
ĝin de katolikismo. 

La taktiko de la NE-flanko estas 
substreki la malcertecojn, sed ili ne 
povas montri bildon pri kia estos 
Skotlando se ni voĉdonos por NE. 

Diversaj anglaj politikistoj promesis 
punojn. 

La estonteco ĉe JES estas necerta, 
sed la skota registaro publikigis 
gvidlibron kun 670 paĝoj pri kia estos 
Skotlando post sendependiĝo, 

“ Scotland's Future ” (La estonteco de 
Skotlando). Parto de tio aplikiĝas nur 
se fariĝos SNP-registaro en la balotado 
post sendependiĝo, sed mi pretas 
akcepti ĉion, eĉ se mi ne konsentas 

kun Ĉiu punkto kaj komo. La dato de Vikimedio, 2008. /kŭtoro: Amanda Slater. 

sendependiĝo estos la 24a de marto Bonvena panelo en la angla kaj en la gaela. 



92 



8 


Jozef-Henriko Petres-Blezo 


VALENCILANDO 

RESTAS SEN KATALUNUNGVA TELEVIDO 



Vikimedio, 29.11.2013. Aŭtoro: Ferbrl. 

Manifestacio antaŭ la RTVV-sedejo la tagon de ties fermo. 


Post ĵusa kolektiva 
maldungo de 952 laboristoj 
okazinta en la institucia 
Valencilanda Radio-Televido 
(RTVV), mardon la 5an de 
novembro matene la Valenci- 
landa Alta Kortumo pu- 
blikigis verdikton nuligantan 
ĝin. La saman tagon vespere 
Alberto Fabra , prezidanto de 
la valencilanda registaro, 
anoncis la tujan fermon — tiel 
frue kiel “la leĝaro ĝin 
permesos”— de la “publika” 
societo. En la sama anonco, li 
asertis, ke ne estas sufiĉe da 
mono por redungi la 
laboristojn maldungitajn kaj 
teni la ĉefajn celojn de lia 
registaro, kiuj laŭ li estas 
“eduko, sano kaj sociala 
politiko”. La tuta estraro de 
RTVV demisiis pro manko de 
fido al la valencilanda 
registaro. Tio kaŭzis du tagojn 
de memmastrumado, dum kiuj la laboristoj regis la 
entreprenon, sed rapide estis nomumita nova estraro 
por definitive likvidi ĝin. La 27an de novembro la 
regiona parlamento, kie la partio de Fabra (Popola 
Partio, PP) havas la plimulton de parlamentanoj, 
aprobis la fermon de la societo. Je la Oa horo de la 
29a de novembro la valencilanda registaro provis 
fermi la instalaĵojn de RTVV. La radiostacio tuj 
ĉesis elsendi, sed la laboristoj de la televida 
produktejo tenis sin firmaj kaj daŭrigis la elsendon 
ĝis la 12h.l9, kiam la likvidanta komisiono, 
akompanata de la polico, eniris la konstruaĵon kaj 
ĉesigis ĝin. Post multaj provoj, finfine Valencilando 
restis sen katalunlingva televido. 

Valencilando estis la lasta teritorio okupaciata de 
la faŝismaj trupoj post la Hispana Enlanda Milito 
(1936-1939), kie ili faris sisteman gentomurdon kaj 
starigis reĝimon de teroro. La kataluna lingvo, 
propra al la lando, estis plene forigita el la publika 
vivo ĝis la morto de la gentomurdestro Franco 
[pron. Franko] (1975). Dum tiu periodo alvenis kaj 
la plej gravaj ondoj da enmigrintoj (hispanlingvaj) el 
la tuta historio kaj la televido (nur hispanlingva). En 
1978 la frankistoj interkonsentis kun siaj plej 
moderaj 


opoziciantoj la nunan reĝimon. Oni kutime 
konsideras ke, la Transiro finiĝis en 1982, kiam la 
Hispana Laborista Socialista Partio (PSOE) venkis 
en la elektoj al la hispana parlamento; de tiam ĝis 
2008 furoris en la hispana ŝtato la tiel nomata 
“cultura del pelotazo ” (laŭvorte “kulturo de la pillco- 
frapo”), familiara esprimo por signifi ege profitan 
spekuladon ebligantan al kelkaj senskrupululoj facile 
kaj rapide riĉiĝi je la kosto de aliaj. Dum tiu epoko 
la politikistaro tranĉis larĝe el fremda ledo. 

La politika sistemo, laŭ kiu Hispanio estis regata 
ekde 1978, plene tenas la jurajn, sociajn, politikajn 
kaj ekonomiajn strukturojn de la frankismo, sed 
maskitajn per demokratecaj kaj malcentralizaj 
ŝajnigoj. Por kredebligi tian fikcion oni kreis la 
“aŭtonomajn komunumojn”, kiuj distenas 
katalunlingvanojn en kvin teritorioj kun malsamaj 
leĝaroj kaj rajtaroj. En tiu “nova” reĝimo, 
Valencilando, la aŭtonoma komunumo kie la 
frankismo plu estis plej forta, iĝis laboratorio por 
sociaj, politikaj kaj ekonomiaj eksperimentoj. 
Ekzemple, kiam en 2006 la Aŭtonoma Komunumo 
Katalunio (AKK) faris plibonigan reformon de sia 
leĝo pri aŭtonomeco, hispanaj naciistoj uzis 
reformon de la leĝo pri aŭtonomeco de Valencilando 


balM0~ 92 




























Valencilando restas sen katalunlingva televido 


9 


por doni kontraŭekzemplon al la aliaj aŭtonomaj 
komunumoj. Pri la rilatoj de Valencilando kun 
AKK, indas memorigi, ke la frankismida Hispanio 
neniam agnoskis la katalunecon de valencilandanoj. 
Cetere tiuj novaj administracioj aŭtonom- 
komunumaj senĝene akceptis la koruptajn kaj 
mafiecajn kondutojn de la frankismo. 

La llan de septembro 1985 atingis 

Valencilandon la elsendoj de la Katalunia Televido, 
la unua katalunlingva televido. Ĝis tiam estis nur du 
televid-kanaloj, ambaŭ hispanlingvaj kaj dependaj 
de la ŝtata registaro. Kultura asocio, Accio Cultural 
del Pais Valencia (ACPV, “Valencilanda Kultura 
Ago”), kun la kunlaboro de dekoj da miloj de 
anonimaj valencilandanoj, kreis reton de plusendiloj, 
kiu dum 25 jaroj ebligis la televidan 
ricevadon. Laŭlonge de la jaroj, la 
elsendoj de la Katalunia Televido en 
Valencilando suferis diversajn 
malhelpojn fare de la aŭtoritatoj, ĉu 
hispanaj, ĉu valencilandaj, de ambaŭ 
politikaj tendencoj. La hispana 
ministro Jose Barrionuevo [pron. 

Ĥose’ Barjo-nŭevo] (PSOE) sendis 
ĝendarmojn por fermi plusendilojn; la 
prezidanto de Valencilando Eduardo 
Zaplana [pron. Saplana] (PP) kaŭzigis 
teknikajn interferojn en la signalo de 
la Katalunia Televido; sed la plej 
gravaj atakoj okazis, kiam la 
valencilanda prezidanto Francisco 
Camps [pron. Fransisko Kams] (PP) 
juĝe persekutadis ACPV kaj altrudis 
al ĝi multmilionajn monpunojn cele al 
fermigo de la plusendiloj kaj ruinigo 
de ACPV, kiu finfine devis cedi kaj 
ĉesigi la plusendojn en februaro 2011. 

Unu el la plej uzataj malhelpoj 
estis asigni la frekvencojn, per kiuj la kataluna 
televido alvenis en Valencilando, al nove aperantaj 
televid-kanaloj. Unue tiel oni faris por la institucia 
RTVV, sed poste ankaŭ por diversaj komercaj 
televid-kanaloj hispanlingvaj. En 1989 komenciĝis 
la RTVV-elsendoj. Male al tio, kion asertas la teksto 
de ĝia fonda leĝo, la celo de tiu ĉi societo ne estis 
helpi la lingvonormaligon de la kataluna, sed ĝin 
malhelpi kaj dissemi katalunofobion en 
Valencilando. Ĝi naskiĝis por neebligi, ke 
valencilandanoj kreskigu favoran inklinon por la tria 
televid-kanalo alvenanta al ili, la ununura en ilia 
lingvo. Laŭ socilingva vidpunkto, RTVV neniam 
pridubis la hegemonion de la hispana super la 
kataluna; laŭ vidpunkto de lingva kvalito, redaktistoj 
kaj parolistoj senhonte plezuriĝis per netolerebla 
lingvaĉo; laŭ vidpunkto de la uzado, preskaŭ la tuta 
programaro de la tiel nomata valencilanda televido, 
escepte de la informaj kaj porinfanaj programoj, 


estis hispanlingva. Post la malapero de la ricevo de 
la Katalunia Televido en Valencilando, RTVV 
perdis sian ĉefan ekzisto-kialon. 

La RTVV-amaskomunikilaro ekde la komenco 
iĝis simpla proparolanto de la regiona registaro kaj 
pli kaj pli instrumento por izoli sian spektantaron de 
la realo. Ĝi taŭgis por havigi sinekurojn al lakeoj kaj 
sbiroj de la reganta partio. Tie politikaj komisaroj 
cenzuradis enhavojn kaj direktis la manipuladon de 
la informoj. La cenzuro atingis lingvajn aspektojn: 
ekzemple, la unua ĉefdirektoro de RTVV, dum la 
prezidanteco de Joan Lerma [pron. Ĝuan’ Lerma] 
(PSOE), eĉ faris liston de vortoj nepermesitaj pro la 
fakto, ke al li ŝajnis ili “tro katalunaj”. 

La fermon de RTVV oni devas konsideri kiel 


parton de la kontraŭkrizaj rimedoj. Valencilanda 
Aŭtonoma Komunumo (VAK), regata de PP dum 
jardekoj, estis ekzemplo de malbona administrado 
kaj malŝparo dum tempoj de abundo; dum tempoj de 
manko la sama partio celas igi ĝin ekzemplo de 
rezignacio kaj submetiĝo al la novliberalaj rimedoj. 
Nuntempe VAK estas “elaĉetita” de Hispanio, kio 
signifas, ke ĝi perdis eĉ sian plej nominalan 
aŭtonomecon. Ekde la eksplodo de la krizo, ĉiuj 
“trojkaj” (1) registaroj — sendepende de sia politika 
tendenco — intensigis sian privatigan diboĉadon, 
kiu jam komenciĝis antaŭe. Tamen RTVV, flagŝipo 
de la valencilanda frankisma oligarkio, estas aparte 
rivela pro siaj administro-manieroj. Tiu societo 
partoprenis, ekzemple, en la supozata malapero de 
publika mono en okazoj kiel la vizito al Valencio de 
la papo Benedikto la 16a aŭ en la supozata fraŭda 
financado de piedpilkaj kluboj. A1 kvar eksestrara 
ranoj la justico imputis koruptojn rilatajn al la kazo 



92 




10 


Valencilando restas sen katalunlingva televido 



Kapo de la manifestacio de la 30a de novembro 2013 en Valencio. 


Gŭrtel — supozata reto de koruptado ligita al la 
hispana direkcio de PP dum la epoko de Jose Maria 
Aznar [pron. Ĥosemaria Asnar’] kaj al altpostenuloj 
de diversaj regionoj regataj de tiu partio; estas eĉ 
estrarano akuzita de seksaj agresoj. Sed ne surprize: 
la valencilanda PP havas pli ol cent politikistoj 
implikitajn en kazoj de koruptado, el kiuj multaj 
sidas en la regiona parlamento. La ŝuldo imputata al 
RTVV, fakte, estas atribuebla al la valencilanda 
registaro, kiu centrifugis publikan monon per la 
televido por transsalti la obstaklojn kaj ĝin 
distribuadi laŭ sia konveno. Kaj nun Valencilando 
devas doni ekzemplon de submetiĝo al la 
kontraŭsociaj rimedoj de la “trojkaj” (1) registaroj, 
aŭ rimedoj de “aŭstereco” — laŭ la komunuza 
eŭfemismo. Ĉiuj regionaj televidoj atentas la 
novaĵojn pri RTVV: oni ja scias, ke Valencilando 
estas la laboratorio de la frankismida reganta klaso. 
Ili prave pensas: “Se brulas domo najbara, pri la 
propra estu garda”. 

La valencilanda frankismida 
oligarkio estas provinca kaj 
hispanema. Ĝi sisteme malobservas 
la minimumajn postulojn demo- 
kratiajn en la administrado de la 
publikaj societoj. Ĝi akre malamas 
la katalunajn lingvon kaj kulturon, 
kaj klopodas malaperigi ilin; tial 
atake ilin persekutas en lemejoj kaj 
amaskomunikiloj. La valencilanda 
frankismida oligarkio ankaŭ dis- 
degnas la naturon kaj pejzaĝon de 
la lando, per kiu ĝi komercaĉis 
senskmpule kaj sen ia respekto. Ĝi 
renversis la sistemon de publika 
sano kaj la bazan teksaĵon de la 
valencilanda ekonomio, la mezajn 
kaj malgrandajn entreprenojn. Ĝi eĉ 
minigis la kreaĵojn de sia propra 
klaso, kiel la Bankon de Valencio 


kaj la ŝparkasojn. Sed ĝi ne estas 
kapabla postuli la mediteranean 
trajnkoridoron kaj konstmi ĝin. La 
frankismida oligarkio plene malsukcesis 
kiel superreganta klaso. 

Kelkfoje oni parolas pri identeca 
problemo, sed tie ne temas pri identeco; 
temas pri libermanko kaj 
malegalrajteco. La lasta espero por 
Valencilando, la lasta espero por la 
kataluna gento entute, estas la tuta kaj 
definitiva malsukceso de Hispanio kiel 
regno. Sabate la 30an de novembro 
dekoj da miloj da valencilandanoj 
okupis la stratojn en Valencio kaj 
Alakanto por manifestacii kontraŭ la 
decido de la registaro. La portebla afiŝo 
malfermanta la marŝon diris: “Anticipajn elektojn 
nun!”, kaj la plej unuanima krio estis: “ Fabra , 
demisiu.” La RTVV-laboristoj marŝis kune en bloko 
kun la afiŝo: “RTVV nefermiĝas — Ĝi estas la via. 
La kontraŭsociaj rimedoj de la tripartia registaro 
lasis multe da homoj sen laboro kaj sen hejmo; ĉio 
estis akceptata kun rezignacio. Tamen la fermo de 
televido elirigas surstraten amason da civitanoj 
indignitaj. Ĉu la humiligo esti la unua aŭtonoma 
komunumo perdanta sian televidon havos ĉe la 
valencilanda idiosinkrazio la saman efekton kiel la 
humiligo de la leĝo pri aŭtonomeco havis ĉe la 
civitanaro de AKK? Oni vidos J-H P-B 

Noto: (1) “Trojko” ne estas en PIV, ni tamen konservis la 
uzon de la aŭtoro kun la signifo de registaro, kiu aplikas 
la politikojn de la - Internacia Monunua Fonduso , 
Komisiono kaj Eŭropa Centra Banko -. NdR 



balM0~ 92 


11 


Hektor Alos i Font 

BALEARA REVOLUCIO 


L a 29an de septembro okazis en Balearoj la 
plej granda manifestacio iam ajn en la 
insuloj. Pli ol 100 000 el la 1,1 milionoj da loĝantoj 
surstratiĝis en la kvar insuloj du semajnojn post la 
oficiala komenco de la lemojaro por protesti kontraŭ 
nova leĝo de la baleara registaro, kiu malkreskigas la 
nombron de instmhoroj en la kataluna lingvo. Eĉ pli 
mirinda estis la mstmista stnko kontraŭ la ieĝo dum 
la unuaj tri semajnoj de la lernojaro. Ilia agado havis 
vastan popolan subtenon. Granda parto de la gepatroj 
rifuzis sendi siajn infanojn al la lernejo dum la 
periodo de la striko, organiziĝis grandskala kolektado 
de mono por helpi la strikantojn kaj okazadis 
nenombrebla kvanto da aranĝoj por klarigi la kialojn 
de la agado. 

La konflikto koviĝis esence dum la lastaj du jaroj. 
De preskaŭ 30 jaroj la kataluna estas la ĉefa 
instrulingvo en Balearoj. En tiu periodo registaroj el 
diversaj partioj iom post iom plifortigis la rolon de la 
kataluna lingvo en la eduksistemo kaj administracio. 
En la pasintaj elektoj de la jaro 2011 la dekstra 
Popola Partio denove akiris la potencon. Tiu politika 
grupo plej ofte regis la insulojn en la lastaj jardekoj 
kaj de la sama jaro regas ankaŭ en Hispanio. Gia 
elektoprogramo anoncis plifortigon de la instruado de 
la angla lingvo, sed silentis pri kernaj ŝanĝoj en la 
instrusistemo. 

En la kurso 2011/12 la registaro patronis la 
kreadon de apartaj hispanlingvaj grupoj en la 
lernejoj, sed rikoltis frontan opozicion de la 
instmistoj, ĉar laŭ ili tio kaŭzus segregacion surbaze 
de lingvo en la lernejoj. La hispanlingva instruado 
allogis malmultajn gepatrojn, kiuj pri la edukado de 
siaj filoj preferis sekvi la rekomendojn de la 
pedagogoj kaj ne emis senigi ilin de plena posedo de 
la kataluna. La lanĉo de aliaj leĝoj por la oficialigo de 
hispanizitaj loknomoj kaj por la nedevigo scipovi la 
katalunan por enposteniĝi en la baleara administracio 
montris, ke la celoj de la edukreformoj ne estis 
pedagogiaj (vd. Etnismo 90, p. 14-15). 

Rezulte de la malsukceso, la baleara parlamento 
en rekorda tempo akceptis novan edukleĝon, laŭ kiu 
la instruado okazos katalune, hispane kaj angle por 
ĉiuj. La leĝo, tamen, estas tute neplenumebla pro la 
manko de instmistoj kapablaj sufiĉe bone instmi siajn 
fakojn en la angla. Estus necesaj tre fortaj investoj 
por kapabligi instruistojn. Tio montriĝas nerealigebla 
en la aktualaj ekonomiaj cirkonstancoj de aŭstereco, 
postulata de Eŭropa Unio, kiujn la baleara registaro 
pretekstis por drasta redukto en la investoj en 
edukado. Tio interalie kaŭzis la malaltigon de la 
instruistaj salajroj kaj novajn normojn por eviti la 
anstataŭadon de malsaniĝintaj instmistoj. 



DON SUPORT 
A LA VAGA 


DE DOCENTS 
A LES ILLES BALEARS 

http://www.albertbaranguer.cat/2013/09/marea-verda-les-illes-balears.html 


Por miaj gefiloj, por miaj gepatroj, por miaj gefratoj, por 
miaj najbaroj, por miaj amikoj, por mia vilaĝo, por mia 
kulturo, por mia lingvo, por mia pasinteco kaj precipe 
por nia estonto, mi subtenas la strikon de la instruistoj 
en la Balearaj Insuloj. 

La nova leĝo estis kontestata eĉ interne de la 
Popola Partio. Bloke la instmistaro kontraŭstaris ĝin, 
kio praktike malebligas edukreformon. Krome, pri la 
leĝo ne okazis konsulto kun la universitato, kvankam 
tia paŝo estas laŭleĝe deviga okaze de edukreformo. 
Tiu lasta fakto igis, ke la Supera tribunalo de 
Balearoj haltigis la aplikadon de la leĝo, sed la tagon 
antaŭ la komenco de la lemojaro la registaro elmzis 
juran mistifikon por eviti la verdikton. Tio ĉi flamigis 
la etoson ĝis senprecedencaj niveloj. 

La situacio nuntempe estas ekstreme streĉa. La 
baleara registaro neniel fieksebligis sian pozicion, 
malgraŭ diversaj eksiĝoj kaj konstantaj protestoj en ia 
ajn publika aranĝo, en kiu ĉeestas ĝiaj membroj. Post 
la tri-semajna striko, instruistoj strikis en unuopaj 
tagoj, sed tiu vojo estas evitata por ne malutili al la 
familioj, kiuj tiom subtenas ilian batalon. Komenciĝis 
diversaj tipoj de pasiva rezistado, tamen ankaŭ tiu 
vojo montriĝas tre malfacila pro la rezoluteco de la 
registaro puni ĉiujn malobservantojn de la novaj 
instmkcioj, eĉ se tiuj kolizias kun la leĝo. La 
tribunaloj decidos pri la laŭleĝeco de la plimulto de 
tiuj punoj. La grado de ekstremismo en la registara 
agado estas malfacile komprenebla, des pli pri 
elpaŝoj ne anoncitaj en la elektoprogramo kaj 
kontraŭantaj lingvo- kaj edukpolitikon kun- 
konstruitan de la Popola Partio dum jardekoj en etoso 
de interpartia interkonsento. Necesas ĝin rigardi en 
kunteksto de ĝenerala naciisma radikaliĝo de la 
Popola Partio, ne nur en Balearoj. Plej probable tiu 
situacio havos akrajn sekvojn por la partio en la 
municipaj elektoj de 2014, kaj tio vekas 
maltrankvilon en parto de ties postenuloj. HAiF 


92 






12 


Inhzin IJnnrQ 

ARTISTOJ SUBTENAS CIGANOJN 



La Fabelo de Heidegger. 


«Oignifa parto de la ciganoj ne taŭgas por 
kunvivado. Ne taŭgas por vivi inter homoj. Tiu ĉi 
parto de la ciganaro estas bestoj kaj kondutas kiel 
bestoj. Ili volas tuj kopuli kun ĉiu, kiun ili ekvidas. 
Se ili renkontas reziston, ili murdas. Ili ekskrementas, 
kie kaj kiam ili ekhavas urĝon. Se ili ial sentas sin 
limigitaj en tio, ili murdas. Kion ili vidas, tion ili 
volas havi. Se ili ne ricevas ĝin tuj, ili prenas ĝin kaj 
mortigos. Tiu ĉi parto de la ciganoj estas nekapabla je 
ajna komunikado nomebla homa. E1 iliaj bestaj 
kranioj sputiĝas pleje misartikulaciitaj sonoj, kaj la 
sola afero kiun ili komprenas en ĉi tiu mizera mondo 
estas perforto.» 



Vikimedio, nekonata aŭtoro. Arkivoj el Federala Germanio. 


Renningen/Leonberg, Germanio, truda alveno de 
policistoj, 1937. 

Tio estas unu kvazaŭ-naziisma teksto 
(05.01.2013) el pluraj komentoj de Zsolt Bayer en la 
gazeto Magyar Hirlap pro abomena krima agado de 
tri ciganoj en Hungarujo. Ne iu fekaĵo de leganto en 
Interreto, sed de kolumnisto, pagata de tiuĵurnalo. 


La temo levis furiozan diskuton inter kontraŭuloj 
kaj komprenemuloj de tiaj tekstoj en retdiskutlisto de 
hungaraj esperantistoj. Mi partoprenetis en tiu 
diskutado, estante membro de Khetanes , iniciato, kiu 
prezentas sin mem en Interreto jene (tradukita el la 
angla): 

«Ni, artistoj el la tuta mondo, pentristoj, 
poemistoj, teatroverkistoj, aktoroj, filmverkistoj, 
fotistoj, karikaturistoj, dancistoj, muzikistoj, 
skulptistoj kaj kantistoj, unuiĝas kontraŭ “romafobio” 
(kontraŭ-romaa suspektemo) kaj ajna alia esprimaĵo 
de malamo kontraŭ homoj. 

Ni ne kredas en la simpligoj, kiuj fundas 
ŝablonkliŝojn kaj praktikadon de nigraŝafigado. Ĉiuj 
homoj estas malsamaj, sed egalaj. Tio ne estas 
kontraŭdiro sed kondiĉo por justeco.» (1) 

La iniciato Khetanes agas kontraŭ la negativa 
publika bildo de ciganoj (romaoj kaj sintioj). Tiu 
estas historie difinita kaj facile trovebla en modernaj 
publikigaĵoj. Por mencii ekstreman ekzemplon: 

«La kaŭzo kial multaj ciganoj estas mense 
malsanaj estas, ke en la romaa kulturo estas permesite 
por fratinoj kaj fratoj aŭ gekuzoj geedziĝi aŭ nur havi 
seksajn rilatojn unu kun la alia. Tiuj ĉi romaaj 
kutimoj estas ligitaj al malriĉeco kaj krimo.» (2) 

Ke tiu bildo influas ne nur individuojn, sed ankaŭ 
la politikon de aŭtoritatuloj, estas konata. En 2012 
Ronald S. Lauder (3) diris: «La protektado de siaj 
malplimultoj estas lakmusa testo (4) por la hungara 
demokratieco.» Jen kio okazis dum la pasintaj dek 
jaroj: en Bulgarujo romaaj infanoj mortis en orfejoj, 
en Italujo estis pogromoj kaj mortigado fare de 
venĝemaj amasoj, en Hungarujo ktp ... La situacio de 
romaoj fariĝis tiel malfeliĉa, ke centoj da ili migris al 
Kanado kiel politikaj rifuĝantoj. Francujo kaj Italujo 


92 





Artistoj subtenas ciganojn 13 


faris diskriminaciajn disponojn kontraŭ ciganoj. Sed 
ne nur ili. Eŭropaj membroŝtatoj jam subskribis 
interkonsentojn de “reakcepto” kun orient-eŭropaj 
landoj, kio ebligas al ili forpeli milojn da ciganoj 
forkurintajn en la jaroj 1990aj al Germanujo kaj aliaj 
okcidentaj landoj kaj kies gefiloj naskiĝis en 
okcidento. 

Ankaŭ municipaj aŭtoritatuloj mispaŝas. Amnestio 
Internacia en pasinta aŭgusto raportis pri ciganoj en 
Rumanujo: 

u Pluraj ciganaj familioj vivantaj en la setlejo 
Craica en la urbo Baia Mare (Rumanujo) riskas 
esti forpelitaj el sia hejmo ajnmomente.” 

Cirkaŭ tridek familioj ricevis ordonon de la loka 
polico detrui sian hejmon ene de du tagoj. Ĉi tio ĉar 
ili ne estas en posedo de loĝadpermeso. La aŭtoritatoj 
minacas detrui iliajn domojn, se ili ne respondas al la 
alvoko. Tri familioj malkonstruis sian hejmon, kaj 
aliaj dek kvin domoj estis platigitaj de la aŭtoritatoj. 
Neniu el la familioj ĝis nun ricevis anstataŭan 
loĝlokon. 

La ceteraj loĝantoj povas esti forigitaj iam ajn el 
siaj hejmoj. La situacio en kiu la familioj loĝas estas 
prema. Multaj el ili, inkluzive de beboj kaj junaj 
infanoj, vivas sub tre severaj kondiĉoj. La lokaj 
aŭtoritatoj faris malmulte aŭ nenion por protekti la 
loĝantojn.» 

Khetanes estas mastrumata de Els de Groen , 
nederlanda eks-membro de Eŭropa Parlamento, kiu 
plurajn monatojn vivis kun ciganoj dum ŝi verkis 
plurajn librojn pri ilia situacio. 

En komento el 2010 antaŭ Radio Libera Europo 
(5) ŝi asertis: 

«La kreskado de ekstreme dekstremaj partioj en 
Eŭropo komenciĝis antaŭ 15 jaroj, nutrate de la 
frustriĝoj de orient-eŭropanoj, kiuj bezonis almenaŭ 
trioble pli da salajroj por nutri unu familion. Estante 
mem malriĉaj, ili ofte kulpigis la plej malriĉajn pro 
ilia mizero - la ciganojn. Estas ĉiam pli facile 
fingromontri vian najbaron ol analizi kompleksajn 



Vikimedio, aŭtoro: El capitan. 

Somero 2003: cigana setlejo en Serbio proksime de 
Kosovo. Tiuj ĉi homoj fuĝis el Kosovo antaŭ la milito. 


situaciojn, precipe kiam la haŭto kaj tradicioj de via 
proksimulo estas malsamaj. Kelkfoje eksaj 
komunistoj apogis dekstremajn movadojn ĉar 
kalumnii ciganojn detumis la atenton de la kreskanta 
riĉeco de la feliĉaj malmultoj.» 

Ŝi faris plurajn klopodojn veki la intereson de la 
Eŭropa Komisiono pri la fifamigado kaj mistraktado 
de ciganoj kaj komenci “Ciganan Strategion” (6): 
konkretajn paŝojn kiuj kondukos al socia inkludemo 
en edukado kaj labor-ebloj. La komisionanoj rifuzis. 

Kun dek milionoj da homoj “Romaujo” ampleksas 
dudekoblon de la loĝantaro de Luksemburgio. 
Romaoj, tamen, eĉ ne havas unu reprezentanton en la 
komisiono (7) Ankaŭ la ĵus formita Laborgrupo ne 
inkluzivas romaojn. Kial ciganoj, ĉeestantaj en multaj 
ŝtatoj kaj reprezentantaj tiom da religioj, malhavas la 
naciisman subtenon, kiun aliaj civitanoj ĝuas? 

La membraro de Khetanes nun estas 900. Malgraŭ 
tio la rezultoj de la agado de Khetanes estas etaj. 
Diversaj projektoj estis proponitaj por subvencio de 
la Eŭropa Komisiono, sed neniu peto estis akceptita. 

Khetanes naskiĝis el la kredo, ke kunigi ĉiujn 
elstarajn artistojn, instmitulojn kaj ĵurnalistojn, ĉiujn 
talentojn kaj kapablojn de la cigana komunumo, estas 
la plej bona maniero por 
haltigi la kontraŭromaajn 
suspekta-don kaj apartismon 
en Eŭropo. Malgraŭ ĉio 
Khetanes ankoraŭ ne estis 
akceptita kiel egala partnero 
de la ne-cigana plimulto. 

La fakto, ke Eŭropa Unio 
ne disponigas financojn kaj ne 
faras politikan geston direkte 
al la ciganoj, iel rilatas kun 
ĝia sinteno al la peto de 
Eŭropa Esperanto-Unio re- 
gistri popoliniciaton, por 
atingi, ke la Komisiono devu 
trakti la proponon, ke la 
Eŭropa Himno (la fina horo 



Vikimedio, 11.04.2012. Aŭtoro: Anton Lefterov. 


Romaa distrikto de Filipovtsi, Sofia. 


92 




14 


Artistoj subtenas ciganojn- Laŭzananoj manifesticias ... 


de la naŭa simfonio de Beethoven Alle Menschen 
werden Brŭder ) estu kantata en Esperanto. Ambaŭ 
kulturoj, la esperanta kaj la romaa, estas diasporaj 
kulturoj, kiuj en neniu eŭropa lando havas oficialan 
nacian rekonon. Els de Groen diras pri tio: 

«La malnovaj kutimoj ankoraŭ loĝas en niaj 
kapoj. Multaj preskaŭ laŭvorte timas, ke politika 
integriĝo kostu ilian nacian identecon. Tiu timo estas 
nutrata de popolisma kaj ekstrema dekstremularo. 
Tute eblas gardi la identecon (8) en kunlaborado kun 
aliaj. En tia situacio ankaŭ malfermos sin perspektivo 
de eŭropa civitaneco, kiu ekzemple por ciganoj estus 
bonvena helpo. 

Kaj tiam ni jam ne estos hezitemaj pri kantado de 
Alle Menschen werden Bruder en Esperanto.» J D 

Notoj: 

(1) Sin turni al “artistoj” estas oportune por ekinteresi 
ĝuste tiujn homojn, kiuj kapablas kaj pretas veki per siaj 
artaĵoj la konsciencon de intelektuloj. Ĉiu ne-artisto kaj 
ne-intelektulo povas membriĝi. 

(2) Post-communist Europe and its National/Ethnic 
Problems: a course-pack” , Budapest, Kairosz, 2009, p. 


273. Lernolibro de profesoro Geza Jeszenszky , historiisto, 
nuntempe ambasadoro de Hungarujo en Norvegujo. 
http://artists-for-roma-net.ning.com/profiles/blogs/ 
for-those-who-want-to-sign-a-letter-of-protest-against- 
racist-boo. 

(3) Prezidanto de World Jewish Congress (Monda Juda 
Kongreso). 

(4) Ne-erarema testo; lakmusa papero rimarkigas acidecon 
kaj bazecon de likvajho, kolorigante ruĝe respektive blue. 

(5) http://artists-for-roma-net.ning.com/page/start-of-the- 
initiative. 

(6) En 2011 stariĝis EU Framework Strategy on National 
Roma Inclusion (EU kadra strategio por nacia inkludo de 
romaoj). Tiu strategio estas elnombrado de planoj de la 
ŝtatoj, sen certeceo ke ili estos efektivigataj kaj sen 
menciado de buĝetoj. Sed la Komisiono povus mem doni 
bonan ekzemplon de integrado de romaoj en sian 
oficistaron aŭ per inspektado de romagetoj pri plenumado 
de homaj rajtoj. Viviane Reding , komisionano pri justeco, 
fundamentaj rajtoj kaj civitaneco, ne elpaŝas. 

(7) Eŭropa Unio nun havas 28 membro-ŝtatojn. Ĉiu el ili 
liveras unu komisionanon. 

(8) Kompleksa kompreno de kulturaj, historiaj, religiaj, 
etnaj kaj aliaj identecoj. 



"Monde Diplomaticjue'' en Esperanto 

Kosovo ne plu inteĝras siajn romaojn 

MIGRANTOJ SEN ORIGIN-LANDO 


Komence de novembro aperis interesa artikolo de Jean Arnault Derens en “Monde Diplomatique'\ esperantigita de 
Jeanne-Marie Cash. Gi baziĝas sur la forpelo el Francio de la romaa familio Dibrani , kies filino Leonarda estas 
15jara gimnazianino bone integrita en Francio. Tiu evento, kiu ŝokis la publikan opinion de Francio, donis la 
okazon al la aŭtoro prilumi aspektojn koncerne la romaojn el Kosovo. Mi citas kelkajn liniojn kaj donas la retejan 
adreson por konsulti la tutan artikolon: 

«Fine de la 1980-aj jaroj, ĉirkaŭ cent mil ĝis cent kvindek mil romaoj vivis en Kosovo, tio estas 5 ĝis 10 % de la 
tuta loĝantaro de la tiama aŭtonoma provinco. Kosovo estis konsiderata pioniro de la integradaj politikoj 
disvolvataj de la socialista Jugoslavio: la romaa lingvo estis instruata en lemejoj, kaj en Prizren, poste en Pristina , 
estis kreitaj la unuaj romalingvaj radio-elsendoj kaj televid-programoj en la mondo. 

Devigataj elekti sian tendaron 

La situacio malboniĝis dum la 1990-aj jaroj, kun la akriĝo de la alfrontiĝo inter la albana plimulto de Kosovo kaj la 
reĝimo de Beogrado. La romaoj estis devigitaj elekti sian tendaron inter ambaŭ naciismoj. Dum la ekonomia 
situacio de la lando rapide malboniĝis, multaj serĉis sian savon en eksterlando, kaj tiuj restintaj zigzage navigis por 
garantii sian pluvivon. Kiam la albanoj estis maldungitaj el la publikaj postenoj aŭ amase eksiĝis responde al la 
subpremo-klimato falanta sur Kosovon, multaj romaoj prenis iliajn lokojn, kio rezultigis, ĉe la fino de la militoj, 
kolektivan akuzon pri “kunlaborado” kun la serba reĝimo de Slobodan Milosevic. Tiu akuzo estis preteksto por la 
multaj perfortaĵoj suferitaj de la komunumo dum la “terura somero” de 1999.» 

http ://eo .mondediplo.com/article 1997 .html 


Romaoj en antaŭaj numeroj de Etnismo: 

- Ciganoj postulas agnoskon. Etnismo no 24, p. 13 - 14. 24.07.1980. 

- Kaj Jal i Romani Chib? (Kien iras la romaa lingvo?), Marcel Courthiade. Etnismo no 41 p. 3 - 5. 22.04.1987. 

- Kien fuĝu romaoj dum ĉiuj malamas ilin? Etnismo no 48 p. 25 - 26. 10.05.1991. 

- 4a Internacia Kongreso de romaoj. Etnismo no 48 p. 27 - 28. 10.05.1991. 

- Romaoj: (Hungario) ĉu tradicioj aŭ abiturientiĝo? Etnismo no 72 p. 9, BR kaj UJM. 15.12.2002. 

- Minoritatoj en Pollando: La polaj romaoj. Thomasz Chmielik. Etnismo no 84, p. 11. 31.12.2009. 

- Savoja Romao, Nicole Margot. Etnismo no 85, p. 13 - 15. 31.05.2013 


92 



15 


Nicole Marĝot 

LAŬZANANOJ 1 MANIFESTACIAS 

POR LA TAGO DE LA ROMAOJ 

La romaa popolo okupas pli kaj pli da loko en la eŭropaj gazetoj kun diversnivelaj artikoloj, kiuj foje celas komprenigi la 
nunan situacion de tiu popolo, sed bedaŭrinde ankaŭ malestimi kaj eĉ insulti ties membrojn, laŭ stilo proksima al la plej 
nigraj jaroj de la dua mondmilito. Tion raportas Johan Derks en ĉi tiu numero de Etnismo. Alia esperantisto, Nikola 
Raŝiĉ, fake kaj tre interese prelegis kaj artikolis pri romaoj (2]: «Romaoj estas etno kiu parolas praktike ĉiujn eŭropajn 
lingvojn, inkluzive la romaan. Laŭ tio ili estas la plej eŭropa popolo el ĉiuj. Ili estas verŝajne la sola etno kiu vivas en 
praktike ĉiuj eŭropaj landoj kaj povus esti iaspeca ligilo de Eŭropo. Sed estas ja tute male: la romaoj ŝajne estas nur 
problemo komuna al ĉiuj eŭropaj landoj; problemo ŝajne nesolvebla.» Kaj Nikola Raŝiĉ komencas sian prelegon per 
provo difini la romaojn: «En Eŭropo vivas inter 5 kaj 12 milionoj de romaoj, laŭ diversaj statistikoj. La ciferoj varias 
depende de la difino kio estas romao. Kaj tiu difinproblemo estas grava. Nome, oni povas vidi la romaojn kiel socian, 
kiel etnan aŭ kiel lingvan grupon.» Ĉi-sube mi prezentos personajn travivaĵojn en mia loĝurbo, kiel ekzemplojn de kio 
okazas en okcidenteŭropaj urboj. 


S abate matene, la 6an de aprilo 2013, malpli 
ol 20 personoj staris dum la bazara tago sur 
laŭzana placo, portante romaajn standardojn. Ili 
kunvenis tien por memorigi la Internacian Tagon de 
la romaoj. Fakte ili fruis je du tagoj, ĉar en 1971 la 
Tutmonda Kongreso de la Ciganoj en Londono, 
elektante standardon kun ruĝa radego, proponis ke la 
8a de aprilo estu dediĉita al la romaoj (3). 

Tiu manifestacio estis kunvokita de Opre Rrom 
(4), laŭzana asocio por agado kaj solidareco kun la 
romaoj, fondita en 2011. Tiu ĉi asocio celas: 

- informi la politikistojn, la gazetaron pere de 
organizitaj eventoj pri la situacio de la romaoj en 
Laŭzano kaj en iliaj devenlandoj, sed, kiam eblas, 
ĉefe doni la parolon al la romaoj mem; 

- akompani ilin en iliaj rilatoj kun la polico, la 
sanservoj kaj aliaj administraj servoj; 

- konstrui pozitivan dialogon inter la laŭzana 
popolo kaj la romaoj. 

Tiuj romaoj regule venas en Laŭzanon ekde la 
jaro 2008, same kiel en multajn okcidenteŭropajn 
urbojn, por almozadi. Oni renkontas ilin en pluraj 
stratanguloj de la urbocentro, plej ofte sidantajn sur la 
trotuaro, kun pleniginda ujeto antaŭ si. Tio rapide 
ŝokis plej multajn piedirantojn, vekante fortan reagan 
movadon kontraŭ ili. Klaĉoj apogis kaj pravigis tiun 
malamon: «temas pri mafiaj retoj, ili veturas per 
luksaj aŭtomobiloj, homoj kaj infanoj estas 
ekspluatataj, ktp». Delonge la laŭzana polico mem 
malkonfirmas tion: en Laŭzano oni neniam malkovris 
mafiajn retojn inter la almozuloj, tre malofte infanoj 
akompanas la gepatrojn dum almozado kaj, se tio 
okazas, la gepatroj rapide ekscias, ke tio mal- 
permesatas kaj lasas la infanojn kun familianoj, 
bedaŭrinde sen ebleco viziti lernejon. Malgraŭ tiu 
aserto de la polico eĉ la gazetaro foje apogas tiajn 
klaĉojn, kaj la oflciala Unuiĝo de la Svisaj Urboj 
mem vehiklis asertojn tute ne kontrolitajn pri ŝakrado 
kaj ekspluatado de infanoj. Tio kompreneble tute ne 
signifas la neekziston de mafiaj fenomenoj kaj 



Vera kaj Jean-Pierre tenas la romaan standardon. Romao 
kun membroj de Opre Rrom staras dekstre. 


ekspluatadoj en la romaa medio, sed la Opre Rrom , 
same kiel la laŭzana polico, konante la laŭzanan 
realon, certigas pri la neekzisto de tiaj retoj en 
Laŭzano mem, almenaŭ inter almozuloj. La 
fenomeno estas tute alia en la ŝtelista medio, kiu 
ŝajne ne koncemas la samajn homojn. La membroj de 
Opre Rrom ne neas malfacilajn rilatojn kun la romaoj 
kiuj venas en okcidentan Eŭropon, ili nur 
kontraŭstaras la ĝeneraligojn, kiuj vidigas en ĉiuj 
romaoj profiteman mafiulon kaj ŝtelulon. 

ĈU ALMOZI ĈU LABORI? 

Oni povas kompreni ies reteniĝon fronte al 
almozado, en kiuj la monpetantoj perdas sian homan 
dignon. Dum la manifestacio venis virino al la 
organizantoj: «Mi ŝatus fari regulan donacon al vi, 
ĉar mi malaprobas almozadon kaj ne volas tion 
kuraĝigi, sed ŝatus helpi ilin alimaniere.» Opre Rrom 
en la romaa lingvo signifas: «Ekstaru, romao!» Kaj la 
filozofio de la asocio konsistas el la ideo, ke la 
romaoj ĝuste konservu sian dignon, sed kion fari 
kiam oni ne havas kaj nek povas trovi laborpostenon 


92 





16 


Laŭzananoj manifestacias por la tago de la romaoj 


en sia lando, tutsimple ĉar oni estas romao? Yves 
Leresche , (5) fotisto, kiu flegas bonajn rilatojn kun la 
laŭzanaj romaoj kaj ofte vojaĝas Rumanien, de kie 
plej multaj almozuloj venas, konfirmas tion: «eĉ la 
neromaaj rumanoj malfacile trovas laboron.» 



Du membroj de Opre Rrom tenas klarigan tabulon. 


Ne antaŭvidite iuj filmis dum la manifestacio. Ilia 
filmo celas konigi ĉiuj opinioj pri la romaa temo. 
Haltis piediranto, kiu elokvente kaj pasie paroladis 
antaŭ la kamerao: «Mi ne komprenas, ke inteligentaj 
homoj povas subteni tiujn parazitojn, kiuj alportas 
nenion al nia lando! Ili estas nur asistatoj, ne volas 
labori! Estas mafiuloj. Ili havas sian landon, ili reiru 
tien!» 

Ni provis klarigi al li, ke Vera Tcheremissinof, 
prezidantino kaj animo de la asocio, foje aperigis 
anoncojn en iu loka gazeto por serĉi laborpostenojn 
por romaoj. Ŝi ricevis telefonvokojn de eventualaj 
dungantoj. Kiam ili eksciis, ke temas pri romaoj, ili 
ne plu interesiĝis pri tia laborforto. 

Eĉ en la asocio iuj hezitas doni monon al tiuj 
almozuloj. Iu rumandevena virino, loĝanta de kelkaj 
jaroj en Svislando, venis al la asembleoj de Opre 
Rrom kaj proponis sian helpon: «Multaj el ili ne 
scipovas legi kaj ne konas iliajn rajtojn en Rumanio. 
Ili povus ricevi subvenciojn en ilia loĝkomunumo. 
Ofte oni proponas monhelpon al familioj kondiĉe ke 
ili sendu siajn infanojn al la lernejo.» Tiu rumanino 
hontas vidi samŝtatanojn almozi en la laŭzanaj 
stratoj: «ne donu al ili monon, vi ne helpas ilin!» Ŝi 
mem maliluziiĝis kiam ŝi helpis junulon por 
rekomenci sian lernadon en Rumanio kaj konstatis, 
ke du monatojn poste la junulo forlasis la kursojn por 
pretigi ekzamenon cele al stirpermeso, kiun li 
verŝajne juĝis pli utila ol la lernejon. 


ĈU EBLAS STUDI EN LA ROMAA? 

Tiu ĉi demandon oni malofte traktas dum la 
kunvenoj de Opre Rrom. La prioritato de multaj 
subtenantoj de la romaa popolo estas, ke tiuj ĉi 
integriĝu, kaj ne malofte mi povis aŭdi aŭ legi, ke la 
romaa lingvo ĝenas tiun integriĝon, ĉar la romaaj 
infanoj ne havas suflĉan vorttrezoron en la ŝtata 
lingvo. La defendo de la romaa lingvo povas aperi al 
multaj kiel bagatelo fronte al la sociala tuteŭropa 
problemego de tiu popolo. Kaj pri tio mi reiras al la 
artikolo de Nikola Raŝiĉ : «Inter multaj problemoj 
kiujn ili havas estas ankaŭ la lingva, eble ne la plej 
grava sed ŝajne same nesolvebla. ... La plimulto de 
romaoj/ciganoj ja ne parolas la lingvon! ... ĉiuj 
plenkreskaj romaoj estas dulingvaj aŭ plurlingvaj, 
kvankam plej ofte ili nesufiĉe bone regas ĉiujn tiujn 
lingvojn pro manko de klereco aŭ pro manko de 
vastgamaj kontaktoj kun neromaoj kaj foresto de 
plena partopreno en la neromaa socio. Sed samtempe 
ili ja neglektas kaj perdas la propran lingvon pro 
deviga partopreno en alilingvaj eduksistemoj kaj pro 
ekonomia neceso komuniki per aliaj lingvoj... Pli kaj 
pli malkreskas la t. n. lingva lojaleco kaj kreskas la 
sento ke la romaa estas nur nenecesa balasto: la 
gepatroj ne plu transdonas la romaan al siaj infanoj... 
Aliflanke la nekono de la romaa donas al tiuj junaj 
generacioj senton pri nekompleteco kaj perdo de 
grava parto de ilia identeco. Mi aŭdis plendojn de 
pluraj junaj romaoj ke iliaj gepatroj ne transdonis al 
ili lingvon ĉar ili ne povas bone interagi kun aliaj 
romaaj grupoj, ekz. dum kunvenoj de romaaj 
organizoj... Perdinte la propran lingvon al la etna 
grupo restas nur la psikologia sento de etna konscio 
sed ili ja ĉefe reduktiĝas al la unua kriterio: romaoj 
kiel (nura) socia grupo. Sen la propra lingvo al tiu 
etna grupo restas kiel difinilo nur la marĝeneco de 
ilia socia pozicio, sen lingvo la romaoj pli kaj pli 
sentas sin kiel nuraj “ciganoj” kaj ne vera popolo, 
nacio.» (2) 

ĈU MALPERMESI ALMOZADON? 

Lastjare dekstraj politikaj partioj kolektis sufiĉe 
da subskriboj por lanĉi referendumon cele al 
malpermeso de almozado en Laŭzano. La municipo, 
majoritate socialista, ne povis akcepti “malpermeson” 
kaj hipokrite kontraŭproponis al tiu referendumo 
regularon kun tiom da restriktoj, ke ĝi pli-malpli 
egalas malpermeson. Ĝi devus ekvalidi fine de aprilo 
2013. Lastdecembre Opre Rrom organizis 
manifestacion antaŭ la urbodomo, kaj kelkaj romaoj 
disdonis flugfoliojn al la deputitoj, kiuj eniris por 
pridiskuti la voĉdonotan regularon: «Ni dankas ĉiujn 
laŭzananojn, kiuj helpas nin per sia donaco kiam ni 
almozas en la strato. Dank’al tiu helpo ni kaj niaj 
familioj restantaj en la lando povas vivteni sin. Kun 
malmulto tie ĉi oni atingas multon tie. Almozi estas 
nek plezuro nek elekto sed ni trovas laboron nek tie, 


92 



17 


Laŭzananoj manifestacias por la tago de la romaoj 


nek tie ĉi.» La plej centrismaj partioj akceptis rezigni 
pri la referendumo, sed Centra Demokrata Unuiĝo 
(Union Democratique du Centre , UDC), kiu malgraŭ 
sia nomo reprezentas la plej konserveman kaj 
kontraŭenmigran movadon de Svislando, lanĉas 
tutkantonan referendumon por vere malpermesi 
almozadon en la tuta vaŭda kantono (1). Opre Rrom 
kontraŭstarados. La batalo viglados. 

Nun onidiro regas inter romaoj, ke almozado estos 
malpermesita. Vera kontraŭstaras: «Ne ekzistas 
malpermeso!» Kaj ŝi donis al la ĉeestantaj romaoj 
rendevuon la postan tagon sur parkejo por tion 
pridiskuti. Car la romaoj dormas en siaj aŭtomobiloj 
sur la parkejoj, ĉefe kiam fermitas la vintraj dormejoj 
proponataj dumvintre al senloĝejuloj (6). Dormi en 
aŭtomobilo sur parkejo ne laŭleĝas, sed aliaj lokoj ne 
ekzistas. Tial dum la nokto la dormantaj familioj 
estas senĉese vekataj de policanoj, kiuj disdonas 
monpunojn. Monpunojn ili ne povas pagi kaj tial ofte 
tranoktas kelkajn tagojn en karcero. En kunveno de 
Opre Rrom laŭzana policisto, kiu parolas rumane kaj 
aparte respondecas pri la romaoj, respondis al 
propono doni lokon al la romaoj, kie ili povus leĝe 
tranokti en siaj veturiloj. Ne, ĉar la municipo timas 
faciligi la vivon de la almozantoj. Tio logus pli da 
romaoj veni Laŭzanen kaj kreus altirefikon. Jen la 
ĉefa argumento por rifuzi ĉian helpon flanke de la 
municipo. La helpoj estas do la tasko de la eta kaj 
juna asocio Opre Rrom. A1 ĝi mankas laborfortoj, kaj 
tiuj kiuj plej engaĝiĝas en la akompano de la romaoj, 
Yves Leresche kaj Vera Tcheremissinof estas ofte 
superŝutitaj de la ĉiutagaj kaj foje noktaj petoj. Sed 
ilia senlaca akompano ebligas tre utilajn rilatojn inter 
la romaaj familioj kaj la lokaj aŭtoritatoj. Ne malofte 
ili ludas la rolon de komunikfaciligantoj, kaj dank’ al 
tiu akompano la almozuloj iom post iom lernas la 
lokajn kutimojn kaj regulojn. 

Vera Tcheremissinof psikopedagogino, antaŭ 
longe okupiĝadis pri indianoj en suda Ameriko kaj 
nun dediĉas siajn tutajn fortojn al la laŭzanaj romaoj 
kiel vera patrino, Mama Vera , vokata poŝtelefone eĉ 
dum la nokto, kiam la romaoj havas problemojn kun 
la policistoj. Kaj ne malofte ŝi ellitiĝas por iri diskuti 
kun la policistoj, foje akompanata de Yves Leresche. 
Ŝi ankaŭ kondukas gravedajn virinojn en la akuŝejan 
hospitalon por naski bebon, aŭ malsanajn 
plenkreskulojn kaj infanojn en la hospitalojn por 
solvi diversajn sanproblemojn. Kunlabore kun la 
asocio kiun ŝi kreis, ŝi senlace respondas gazetarajn 
artikolojn, alvokas koncernatajn asociojn kaj 
organizas gazetarajn konferencojn ktp. 

Dum mi kuntenis la romaan standardon kun Vera , 
ŝi rimarkis: «nia manifestacio kunvenigas malmultajn 
homojn, la pasantaj piedirantoj zorge evitas nin, sed 
ni devas persiste plu informi, nur tiel ni havos 
rezultojn». Veras, ke malmultaj venis informiĝi al ni, 
kaj kiam Michel , kiu organizis la manifestacion, volis 


doni flugfoliojn al du pasantaj virinoj, klarigante ke 
temas pri romaoj, tiuj ĉi streĉe respondis: «Certe ne!» 
La temo ja pasie emocias, kaj ne maloftas la parolaj 
agresoj kiam Opre Rrom ĉeestas la sabatajn bazarojn 
kun eta budo. 

EPILOGO 

Tiun ĉi artikolon mi verkis printempe. Intertempe 
la limigaj reguloj de la socialisma registaro 
efektiviĝis en Laŭzano, kaj multaj romaaj familioj 
foriris en Francion aŭ en Svedion, kie ili renkontas 
similajn problemojn. Aliaj venis. Ili devas almozi je 
kvin metroj de butikaj kaj preĝejaj enirejoj, de 
bankaŭtomatoj ktp. La policistoj diverse interpretas la 
regulojn, komercistoj eĉ false proklamas, ke 
almozado estas malpermesita. Se policisto opinias, ke 
la reguloj ne estas respektataj, li konfiskas la tutan 
monon pene kolektitan surtrotuare, kaj se romao ne 
pagis iun monpunon, li foje estas haltigata ĉe la 
landlimo, kiam li rehejmeniĝas, por pagi sian ŝuldon. 
Opre Rrom kolektas la evidentajn maljustaĵojn kaj 
ekigas procesojn. Vera kaj aliaj membroj de Opre 
Rrom plu konas la lokajn romaajn familiojn, ili same 
kiel la loka polico plu asertas, ke ne estas mafiaj retoj 
inter ili: «ja foje venis suspektinda familio, sed ĝi 
foriris». Opre Rrom plu helpas la romaojn trovi etajn 
laborojn kaj foje sukcesas, sed neceas krei fidon inter 
la loĝantoj kaj la laborpetantaj romaoj. 

Kaj mi forgesis diri ion tute eksterteman: Vera tre 
ŝatas Esperanton kaj emociplene legis la libron pri 
Zamenhof de Henri Masson. Ŝia avo vivis en la 
bjalistoka geto, kie vivis ankaŭ Zamenhof N M 

Notoj: 

(1) Laŭzano estas svisa urbo, franclingva, ĉe la 
Lemana lago, 60 kilometrojn de Ĝenevo. Ĝi estas la 
ĉefurbo de la Vaŭda kantono. 

(2) “La romaa: la plej eŭropa lingvo el ĉiuj, sed 
tamen ...” Eŭropa Unio hieraŭ hodiaŭ morgaŭ. 
Lingvaj kaj kulturaj aspektoj. Referaĵoj kaj 
diskutintervenoj, Sarajevo, elbih , 2011. 

(3) La sama kongreso konsilis la uzon de la vorto 
romao por kunaĵo de popoloj venintaj el Hindio, 
nomataj jen ciganoj, jen sintioj, manuŝoj kaj aliaj. Tiu 
kongreso kreis la Internacian Romaan Unuiĝon 
(Romano Internacionalno Jekhetanipe). Tiu 
tutmonda organizo ĝuas konsultajn rilatojn kun UNO 
kaj kun la Eŭropa Konsilio. Ĝia sidejo troviĝas en 
Prago. 

(4) http://www. oprerrom.org/ 

(5) http://www.esf.ch/leresche/ 

(6) Notindas, ke tiuj ŝirmejoj ofte ne povas gastigi 
ĉiujn, kaj akceptas nur infanojn kaj virinojn aŭ 
maljunulojn. Ili kostas po CHF 5.00 por persono kaj 
nokto. Tio multas por almozantoj, kiuj enspezas meze 
inter CHF 10.00 kaj CHF 20.00 tage. 


92 



18 


Nicole Marĝot 

LA ARBREŜOJ 

DUA PARTO 

LA DIASPORO 


LA DIASPORO: ĜENERALAJ KARAKTERIZAĴOJ 

En la numero 91 de Etnismo mi detale rakontis la historion de Albanio ĝis la alveno de la turkoj por pli bone 
kompreni la kreon de la suditalaj albanaj kolonioj. Por tio mi tre larĝe inspiriĝis de CD-ROM, produktita de la 
provinco de Palermo, kiun ricevis la partoprenantoj de Grundvitg-staĝo okazinta kadre de la lastjara Itala 
Esperanto-Kongreso en Mozoro del Volo. Tiu ĉi CD-ROM titoliĝas "Gli Arbereshe di Sicilio" (la arbreŝoj de Sicilio), 
uzante la terminon - arbreŝo - donitan al tiu ĉi etna minoritato ekloĝinta en la sudo de Italio inter la 15-a kaj 18-a 
jarcentoj. En tiu ĉi dua parto mi ĉefe raportos pri la historia kunteksto de la albana ekloĝado en Sicilio 



Pluraj faktoj instigis la albanojn al migrado 
Suditalien ekde la 13a ĝis la 18a jc. Sed la malfacilaj 
kondiĉoj ekonomiaj kaj sociaj, kiuj tiam regis en la 
sudaj regionoj de Italio, certe estis la precipa kialo. 
Fortan krizon kaŭzis la malkresko de agrikultura 
produktado, la forlaso de la kamparanaj centroj kaj la 
ĉiam pli altaj impostoj. Sekve al tio la loka ekonomio 
radikale transformiĝis kaj venis novaj loĝantoj en 
tiujn forlasitajn regionojn, inter kiuj albanoj. 

La historiistoj nun certas, ke tiuj favoraj kondiĉoj 
instigis multajn albanajn grupojn trairi Adriatikon por 
kolonii la forlasitajn vilaĝojn de suda Italio. En 
Sicilio oni kalkulis, ke, antaŭ 1550, el ĉirkaŭ dekdu 
novaj kolonioj, ok estis albanaj. La situacio estis 
sama en Kalabrio, «malfortigita de la luktoj inter 


aragonanoj kaj anĵuanoj, vigligataj de monavidaj 
baronoj agitemaj kaj ribelemaj en la lasta kvarono de 
la 15a jc». Kalabrio «montris signojn de civila kaj 
ekonomia dekadenco». Gi estis revivigita de la novaj 
albanaj laborfortoj. En Apulio la albanaj kolonioj 
estis favorataj per senimpostigo dum 10 jaroj, donita 
de la napolaj aŭtoritatoj. En Taranto formiĝis areo, 
nomata Taranta Albanio, kiu estis homogena 
teritorio kun samaj lingvo, tradicio, kutimoj kaj 
religio. 

Tiuj novaj kolonioj kreiĝis ĝenerale post ricevo 
de jura permeso (licentia populandi ), kiu difinis la 
rajtojn kaj la devojn de ambaŭ kontraktantaj 
partojTiuj kontraktoj nun konstituas gravan 
dokumentaron por kompreni la sociajn kaj 
ekonomiajn kondiĉojn en kiuj naskiĝis kaj 
disvolviĝis tiuj kolonioj en la 14-a kaj 15-a jc. 

Alia fakto certigita de la nuntempaj historiistoj 
estas , ke tiuj albanaj grupoj enmigrintaj en 
Kalabrion kaj Sicilion, same kiel en aliajn regionojn, 
multe moviĝis de komunumo al alia, kreante tiel 
internan migradon, ĉu hazardan ĉu organizatan, kies 
realon kaj konsekvencojn ni nun malfacile povas 
mezuri. Tiuj moviĝoj ofte kreis novajn 
komunumojn, kiuj, eĉ se ni ne povas ligi ilin rekte al 
la albana enmigrado, rezultas el la tiama koloniiga 
politiko en suda Italio. Multaj el tiuj albanaj vilaĝoj 
ja ne estis propraj “fondaĵoj” sed pli ĝuste 
“refondaĵoj” surbaze de malnovaj kaj forlasitaj 
mezepokaj domaroj, kiuj dank’ al tiu reloĝado povis 
revivi ekonomie kaj formis kulturajn mediojn, kiuj 
diversis de la ĉirkaŭaj pro apartaj lingvo, religia rito, 
tradicio kaj kutimoj. 

Tiuj komunumoj plej ofte kreiĝis en lokoj 
malfacile atingeblaj, ofte montaraj, sen iu ajn 
antaŭplanado, kiu ebligis socian organizon malsaman 
de la indiĝenaj. Tion montras ekzemple la nomoj de 
kvartaloj, raportitaj en antikvaj dokumentoj, kiuj 
respondas al la nomoj de la plej gravaj familioj, eble 
laŭ la modelo de similaj nomoj donitaj en Albanio. 


92 






Arbreŝoj: dua parto, la diasporo 


19 


LA DIASPORO EKDE LA 13A ĜIS LA 15A JARCENTO 

La albana migrado al Italio okazis dum longa 
periodo kaj disvolviĝis laŭ variaj fazoj, karakterizitaj 
de diversaj historiaj eventoj (antaŭ ĉio militistaj sed 
ankaŭ politikaj-diplomataj, eknomiaj kaj kulturaj), en 
la balkana duonisulo antaŭ kaj post la longa turk- 
otomana okupacio ekde la 15a jc. Pro la vasteco 
geografia kaj tempa de la fenomeno la nunaj historiaj 
konoj ne sufiĉas por certigi la disvolviĝon de tiuj 
diversaj moviĝoj, iliajn realojn kaj dimensiojn. 
Limigante nin al la periodo ĵus antaŭ la vera formiĝo 
de la diasporo, tio estas fine de la 15a jc, ni baziĝas 
sur la arkivaj esploroj de la lastaj jardekoj. 

La ĉeesto de sporadaj albanaj grupetoj, plej ofte 
familioj, originaj el la proksimeco de havenoj kiel 
Durresi (Duraso) Ulqini , Tivari , deviga forirloko de 
la ĉefaj komercaj vojoj al Oriento, estas notata 
proksimume inter la fino de la 13a kaj la fino de la 
14a jc en la marbordaj regionoj de centra kaj suda 
Italio kun disradioj al okcidenta Sicilio, kie la bezono 
de laborfortoj aparte gravis. Ili senprobleme estis 
dungitaj kiel taglaboristoj en farmoj (jurnateri kaj 
zappaturi ) de la grandaj feŭdaj familioj. Aliajn 
similajn grupojn oni trovis en centoj da domaroj en la 
nord-oriento de Italio ekde Peskaro ĝis Porto San 
Giorgio kaj en la Apeninoj umbriaj kaj markiaj. Tiuj 
ĉi albanoj estis rapide asimilitaj kaj postlasis 
malmulte da informoj en la arkivoj. 

Pli signifa estis la albana kolonio, kiu kreiĝis en la 
teritorioj de Venecio, kie ili estis bone akceptitaj kaj 
aparte kontribuis al la eŭropa Renesanca idearo kaj 
verkaro. Sed tiuj ĉi unuaj italaj enmigradoj de albanoj 
estis nur preludo al la granda fluo, kiu okazis kelkajn 
jardekojn poste, ĉirkaŭ la unua duono de la 15a jc en 
ĉiuj suditalaj regionoj. 


helpo estis petata unue de Alfonso 5a de Aragono. Li 
petis la helpon de Kastrioti por repeli la atakojn de la 
anĵuanoj kaj subpremi ribelojn de kelkaj kalabraj 
baronoj aliancitaj al historiaj malamikoj. En signo de 
amikeco kaj de rekompenco post la sukcesa helpo, 
Alfonso proponis al Dhimiter Reres, unu el la 
gvidantoj de tiuj albanaj skadroj, la gubernion de 
Kalabrio kaj al alia, Gjergj , filo de Reres , li petis 
restadi en Sicilio kun siaj trupoj por protekti la 
okcidentajn marbordojn kontraŭ la anĵuaj 
ekspedicioj. En Kalabrio la soldatoj de Reres fondis 
la supozeble plej antikvajn albanajn koloniojn en 
Italio, disajn en la teritorio de Catanzaro. 

Alvenintaj en Sicilon en 1448, la albanaj soldatoj 
de la dua migrada ondo ŝajne ekloĝis en la antikva 
fortikaĵo de Bizir proksime al Mazaro kaj poste 
moviĝis orienten proksime de la forlasita kastelo 
Calatamauro kaj fine proksime al la vilaĝoj de 
Contessa Entellina , kie ili probable haltis por kelkaj 
jaroj, ĝis iuj forlasis la lokon por aliĝi al aliaj albanaj 
grupoj en Kalabrio aŭ por reiri Albanien. De 
Contessa Entellina kelkaj ankaŭ iris al Mezzoiuso kaj 
al Palazzo Adriano , kie ili trovis forlasitajn domarojn 
por tie ekloĝi. 

Ankaŭ la posteulo de Alfonso, kiu mortis en 1458, 
Ferdinando, petis la helpon de Skanderbeg. Unua 
albana ekspedicio okazis en Italio en 1460 fare de 
militistoj gvidataj de Gjon Stres Balsha , la nevo de 
Skanderbeg, kaj alia albana militista teamo. En 
aŭgusto 1461 la samaj revenis Italien, denove vokitaj 
de Ferdinando. Kaj sekve al tio novaj kolonioj de 
albanoj kreiĝis en Apulio kaj Moliso. 

La tria albana transiro okazis en Sicilio en 1467. 
Grupo de albanaj nobeloj el la familio de Skanderbeg 
petis de Giovanni de Aragona la permeson ekloĝi 


LA ELMIGRADOJ KOMENCE DE LA 
15A JARCENTO 

La unuaj notindaj migradaj 
ondoj okazis dum la periodo kiam 
regis Gjergj Kastrioti Skandenberg 
(1404-1468). Malgraŭ la necerteco 
kaj la kontraŭdiro de la fontoj oni 
povas konsideri, ke la 15a-jarcentaj 
albanaj migradoj okazis antaŭ kaj 
post la jarol468 (jaro de la morto 
de Skanderberbeg ) pro kaŭzoj 
diversaj laŭ la regionoj. 

Oni distingas la migradojn 
okazintajn antaŭ 1468, kaŭzitajn 
ĉefe de militistaj moviĝoj, disde 
tiuj post la forpaso de Skanderberg , 
kiam okazis amasaj fuĝoj kaŭze de 
la turka invado. La migradojn antaŭ 
1468 oni kalkulas je tri. 

La unuaj, inter 1440 kaj 1448, 
koncernas ĉefe militistojn, kies 



T-Lb*1a.maj- 92 




20 


Arbreŝoj: dua parto, la diasporo 


Rosciano estas arbreŝa komunumo en Villa Badessa, la sola el Abruco, kiu konservis 
sian lingvon kaj la riton bizancan. 


kun siaj familioj en la 
kolonioj jam ekzistantaj 
en la insulo. Doku- 
mentoj citas iliajn petojn 
la 8an kaj 18an de 
oktobro 1467 kaj la 
pozitivan respondon de 
la aragona suvereno 
memore al la amikaj kaj 
fidelaj rilatoj ekzistintaj 
kun Skanderbeg. Tiuj 
nobeloj ekloĝis verŝajne 
en la arbreŝaj jam 
ekzistantaj kolonioj de 
Contessa Entellina , 

Palazzo Adriano kaj 
Mezzojuso. 

LA DIASPORO 
UNUAPARTE 
DE LA 15A JARCENTO 

Tute aliaj kaj pli 
gravaj estis la sekvaj migradaj ondoj de albanoj, kiuj 
forlasis sian patrujon post la morto de Skanderbeg. 
Sed ankaŭ tie la dokumentoj malmultas koncerne la 
milojn da rifuĝintoj alvenintaj en Italion fine de la 
15a jc kaj komence de la 16a. Sed ja la plua eniro de 
la turka armeo en Albanion kaj pli ĝenerale en 
Balkanion estis la ĉefa instigo transiri Adriatikon 
prefere al submetiĝo. 

Ekde la jaro 1517 ĝis 1532-34 multaj albanaj 
familioj delonge loĝantaj en Grekio, interalie en 
Peloponezo, decidis migri Italien. 

Sed pli multaj ankoraŭ estis la transportitoj de la ŝipoj 
de Karlo la 5a ekde la peleponezaj urboj Korono kaj 
Modono ĵus antaŭ ilia kapto fare de la turka armeo. 
Sicilia historiisto, Tommaso Fazzello , mencias la 
konkeron de Duraso kaj de la Peloponezo post tiu de 
Kostantinopolo, kiu alvenigis multajn grekojn en 
Sicilion. Li eĉ diras, ke ĉiuj “grekoj” de la urbo 


Korono fuĝis. Certe ankaŭ grekoj fuĝis, verŝajne de 
tiu tempo datiĝas la konfuzo inter albanoj kaj grekoj 
en la suditalaj kolonioj. 

Fakte tiuj albanoj el Korono alvenis en plurajn 
jam ekzistantajn albanajn koloniojn en Kalabrio, 
Bazilikato kaj Sicilio kaj donis fortan impulson al la 
arbreŝa identeco etna, lingva kaj religia arbreŝa 
identeco. 

La migrada fluo ne ĉesis dum la postaj jardekoj, 
sed ĝi neniam plu estis amasa. Arkivoj indikas, ke 
laŭlonge de la 17a jarcento daŭre grupetoj forlasis la 
albanan patrujon por restadi en la kolonioj jam 
formitaj fariliaj samnacianoj. 

En 1744 densa grupo de albanoj ekloĝis en Villa 
Badessa , provinco de Peskaro. Tiu kolonio estas 
konsiderata kiel la albana kolonio fondita kiel la lasta 
en Italio. N M 



Vikimedio. Aŭtoro: Lucadideo. 


ERRATUM 

Tiuj subaj notoj devus aperi fine de la unua parto de la artikolo “ La arbreŝoj de Sicilio” aperinta en Etnismo 91. 
Ni pardonpetas pro la malagrablaĵo. NdlR 

Notoj: 

1 el la greka MoAoaooi, Molossoi. 

2 La romia Imperio estis definitive duonigita en la jaro 395 en okcidenta kaj orienta parto. La okcidenta 
maleperis en 476 kaj la orienta iĝis la Bizanca Imperio. 

3 Frumezepoka popolo el kaŭkazaj regionoj, kiu ludis grandan roloj en la 6-a kaj 9-a jc, konstruante imperion 
inter la Adriatiko kaj la Balta maro. 

4 Skanderbeg, heroo de Albanujo. Kompilis Cuk Simoni , 1929, 144 p. Historia verko pri la „savinto“ de la 
albanoj kontraŭ la turka invado en la 15-a jarcento. La unua Esperant-lingva verko aperinta en Albanio. 

5 Turka nomo por la kavaleriaj trupoj. 

6 E1 la antikva turka -beg-: sinjoro. 


92 




RECENZO 


21 


Alain Favre 

PATRIC, OKCITANA 
KANTISTO 


D e pli ol kvardek jaroj Patric [Patrik’] kantas 
sur okcitanaj scenejoj kaj aperigis ĝis nun 
almenaŭ dudekon da diskoj (albumoj). Li havas 
fidelan publikon, kiu aprezas same liajn proprajn 
kanzonojn kiel la tradiciajn kantojn, kiujn li emas 
interpreti; li ankaŭ muzikigas konatajn poemojn 
malnovajn. Kun profunda sento pri melodio kaj 
“eterna ribelemo”, li ĉefe inspiriĝas de siaj okcitanaj 
radikoj kaj kulturo (li fakte estas langvedokano) sed 
ankaŭ de aliaj sudeŭropaj tradicioj, katalunaj, 
napolaj, grekaj, eĉ argentinaj..., kio buntigas kaj 
vivigas liajn komponaĵojn. Lia samregionano 
Georges Brassens , famega franclingva kantaŭtoro, 
lciun li persone konis, tutcerte ankaŭ lin influis. 

Liaj unuaj kontaktoj kun la esperanta mondo 
tutcerte okazis antaŭ multaj jaroj ĉar, en 1998, oni 
jam povis lin aŭskulti kadre de la UK en 
Montpeliero. Tiam Ludmila Novikova , el Ruslando, 
ekkonis tiun “veran magiiston de melodio” veran 
magiiston de melodio ». Sed nur longe poste, en 
2011, kiam ŝi revidis lin en Seta (Sete en la franca, 
langvedoka havenurbo, kie jam okazis pluraj 
esperanto-aranĝoj), ŝi konkretigis sian planon traduki 
liajn kantojn al esperanto. Konante preskaŭ nenion 
pri la okcitana, ŝi sukcesis akiri la helpon de Andre 
Andrieu (Andreo Andrio) kaj de pluraj samlandaninoj 
kun konoj pri latinidaj lingvoj. Tiel aperis, ĉe la fama 
rusa eldonejo Impeto, 40-paĝa libreto, kiu enhavas la 
tradukon al esperanto de 25 kanzonoj, ofte kun 
klarigaj komentoj. 

Sed plie kaj grave, Patric mem tuj poste reprenis 
14 kantojn el tiu esperantigita serio (plus unu, kiun 
mi ne retrovis en la libreto) en nova CD, “Patric 
Okcitanio”, eldonita de Vinilkosmo (2012). En ĝi 
troviĝas kelkaj liaj propraj kreaĵoj de “moderna 
trobadoro” kaj tradiciaj kantoj kiel ekzemple «La 
kaliko sankta / Coupo santo », poemo de Mistral , kiu 
muzikigita fariĝis la himno de Provenco, kaj la 
famega “Ĝi kantas / Se canta ”, himno de tuta 
Okcitanio. La tre danciga fina peco, “Farandolo de 
senmonuloj / Farandolo des acabaires ”, verŝajne 
ekzistas en pluraj kulturoj; en mia etna lingvo - la 
arpitana, tre proksima al la okcitana - mi konas de ĝi 
du tute malsamajn tekstajn versiojn. 

Konklude, ne enirante pli detale en la kantojn, mi 
povas nur varme konsili tiun libreton kaj la rilatan 
diskon, tiu ĉi registrita kun bona teknika nivelo, belaj 
aranĝoj (fluto, gitaro, klavaroj...), ankaŭ bona 
prononco de la lingvo, per trankvila voĉo. Ludmila 
Novikova vere trafe laboris, trovante la ĝustan ritmon 



por la esperantaj tekstoj. Kaj la tradukoj estas 
bonkvalitaj: ne posedante la originajn versiojn de la 
kantoj, tion mi povis taksi per la reto, en kiu 
troveblas kelkaj videaĵoj de Patric. Mi eĉ bedaŭras la 
maleston de pluraj belaj pecoj, tradukitaj de Ludmila 
kaj ŝiaj kunlaborantoj sed ne elektitaj por tiu disko. 
Eble por venonta... 

Verdire nedelonge mi scias pri Patric , sed ĉio tio 
donis al mi la emon akiri pliajn diskojn de tiu 
kantaŭtoro, kiu aldone agrable, “nature” scipovas 
vivigi la tradicion. Tial mi donos ankaŭ la adreson de 
lia diskeldonejo, al kiu oni povas rekte mendi. A F 

Noto: aliaj informoj pri Patric kaj liaj kantoj estas 
troveblaj en Etnismo 89, p. 2-5. 

«Okcitanaj kantoj en Esperanto» , eldonejo “Impeto”, 
Moskvo, ISBN 978-5-7161-022, prezo 9 EUR, 
mendebla ĉe Vinilkosmo 

«Patric Okcitanio», Vinilkosmo VKDD 113-045, 
prezo 18,00 EUR 

Aura - Occitania Produccions http://www.aura- 
occitania.com/aura.php 



Ludmila Novikova kun Patric,foto el la malantaŭa 
parto de la diska kovrilpaĝo. 


92 




22 


KONCIZE EL ... 


Francio. - Ĉu finfine ratifo de la Ĉarto pri regionaj 
aŭ minoritataj lingvoj? Adoptita de la Eŭropa 
Konsilio en 1992, subskribita de Francio en 1999, tiu 
fama ĉarto ankoraŭ ne estis ratifita de ŝtato, kiu 
nemalofte pretendas esti «patrio de la homaj rajtoj». 
En la elektoprogramo de la prezidenta kandidato 
Frangois Hollande ja troviĝis tiu ratifo, sed 
lastprintempe la sama homo, jam elektita 
ŝtatprezidento, aplombis aserti, ke li ne plenumos tiun 
promeson... Kaj subite, en decembro 2013, la 
ĉefministro Jean-Marc Ayrault deklaris dum vizito 
en Bretonio - kiu lastatempe konis sufiĉe fortan 
agitiĝon pro impostaj kaj senlaborecaj kialoj - ke la 
registaro volas akceli la ratifon de la ĉarto. Debato 
malfermiĝos en la nacia asembleo (deputitaro) jam la 
20an de januaro. Tiu neatendita anonco surprizis 
ĉiujn, kaj tuj la plej ekstremaj jakobenoj (tio estas 
centralizemuloj), ekzemple la Parti de gauche 
(maldekstra partio), klare kaj malestime esprimis sian 
kontraŭstaron. Oni povas ankaŭ supozi, ke plej 
granda parto de la opozicio (ĉefe UMP, dekstra 
partio) principe rifuzos tiun ratifon. Sed kia okazaĵo 
klarigas, ke la ĉefministro abrupte faris tian elpaŝon? 
Fakte Francio iĝas pli kaj pli minoritata, eĉ izolita en 
Eŭropo pri tiu temo; ĵusa raporto de la Eŭropa 
Parlamento, prezentita de la korsika deputito 
Frangois Alfonsi , petas interalie, ke ĉiuj ŝtatoj, kiuj 
tion ankoraŭ ne faris, subkribu kaj ratifu tiun ĉarton. 
Kaj la raporto estis akceptita per 645 voĉoj el la 700 
eblaj! Ĉu do tiu deklaro de la francia registaro estas 
simpla manovro kaj lavado de manoj kun la celo, ke 
la parlamento finfine rifuzu? Tio eblas, tiom pli, ke la 
ratifo povus postuli ŝanĝon en la konstitucio mem, 
kio implicas interkonsenton de la «kongreso» - tio 
estas de ambaŭ ĉambroj kunigitaj (nacia asembleo kaj 
senato) - tre malfacile atingeblan. Tamen grava pordo 
finfine malfermiĝis, kaj la batalantoj por la 
minoritataj lingvoj espereble scipovos plej efike uzi 
tiun historian oportunon. A. Favre 

Svislando. - La arpitana en la Ĉarton: male al 
Francio ekzemple, Svislando ja ratifis la Eŭropan 
Ĉarton de la regionaj aŭ minoritataj lingvoj kun 
mencio de la romanĉa, de la itala, de la jeniŝa kaj de 
la jida. ĉi tamen ne menciis la francprovencan aŭ 
arpitanan (1) lingvon. Estas konate, ke la Ĉarto 
protektas nur lingvojn, ne dialektojn de ŝtata lingvo. 
Kaj ĝis antaŭ nelonge la diversaj variantaj de la 
francprovenca parolataj en Romandio (nun 
franclingva Svislando) estis nomataj nur per la franca 
vorto patois , kaj plej multaj politikistoj opiniis kaj 
plu opinias, ke ĝi estas dialekto de la franca. Antaŭ 
malpli ol 10 jaroj, la tiama prezidanto de la 
Konfederacio, Pascal Couchepin , kiu vivas en la 


valeza kantono, kie la francprovenca estas plej vigla, 
letere respondis, ke ne eblas mencii ĝin en la Ĉarto, 
ĉar ĝi estas dialekto de la franca. Sed nun ĉiuj 
lingvistoj konsentas pri la malkovro de la itala 
lingvisto Graziadio Isaia Ascoli fine de la 19a 
jarcento koncerne la fortan komunecon de la 
variantoj parolataj interalie en Romandio, en Savojo 
kaj en Aosta Valo kaj rekonas, ke la francprovenca 
estas aŭtonoma lingvo ekde la 7a jc paralele kun la 
okcitana kaj la ojlaj variantoj, el kiuj venas la franca. 
Tial Claudine Brohy , lingvistino kaj svisa eksperto 
por la Ĉarto, iniciatis rekonon de la arpitana. Si 
invitis kelkajn parolantojn de tiu lingvo al la Kultura 
Departemento en Berno por dialogi kun aliaj eŭropaj 
ekspertoj. En la Ĉarto la ratifantaj landoj elektas 
diversajn punktojn por konkretigi sian subtenon al la 
koncernataj lingvoj, kies plenumado devas esti 
ĉiujare kontrolata de ekspertoj, kiuj redaktas 
raporton. En la raporto de la jaro 2013 la eŭropaj 
ekspertoj instigas la svisajn aŭtoritatojn ekzameni 
kune kun la koncernataj kantonaj aŭtoritatoj kaj la 
parolantoj de la francprovenca, ĉu tiu lingvo ja estas 
minoritata lingvo laŭ la priskribo de la ĉapitro 1 de la 
Ĉarto. Tiu preskaŭ ne atendita oportuno estas granda 
ŝanco por la arpitana en Svislando, sed ĉu la 
parolantoj de tiu lingvo kapablos sufiĉe engaĝiĝi por 
konigi sian lingvon al la publiko, al la gazetaro kaj al 
la politikistoj? Ne certas. Oni povas efektive observi 
iun fermiĝon en si mem de kelkaj arpitanaj medioj en 
Svislando, en kiuj la homoj preferus, ke ilia patois 
restu tiu pitoreska vilaĝa lingvo de la pasinteco ol 
estu vere rekonata lingvo, eĉ se minoritata. 

Du aliaj ŝtatoj estas koncemataj de la arpitana lingvo, 
Italio kaj Francio. La unua jam rekonis la 
francprovencan kaj ĝin finance kaj politike subtenas, 
sed ĝi ankoraŭ ne ratifis la Ĉarton, dum Francio 
rekomencas pensi pri ratifo de tiu Eŭropa ĉarto (vidu 
samrubrikan artikolon de A. Favre). Sed ne certas, ke 
Francio mencios la arpitanan en ĝia rekono (2). 
Tamen se unu el tiuj tri ŝtatoj mencius la 
francprovencan/arpitanan ratifante la Ĉarton, tio 
kreus bonvenan elanon por la du aliaj kaj grandan 
paŝon antaŭen por la arpitana. N. Margot 

Noto: 

(1) A1 la unue uzita nomo francprovenca , donita de G.I. 
Ascoli en 1873, kiu kreas konfuzon kun la provenca, 
dialekto de la okcitana, aldoniĝis la pli klara nomo 
arpitana , kiu pli kaj pli uziĝas. Mi uzas egale ambaŭ. 

(2) En Francio la francprovenca estas plene agnoskita de la 
ministerio pri kulturo, sed tiu pri edukado rifuzas ĝis nun 
konsideri tiun lingvon kiel temon por abiturienta 
ekzameno... kvankam ĝi fmancas kursojn. Krome la 
administra regiono Rodano-Alpoj plene agnoskas la 
francprovencan, samnivele kiel la okcitanan. 


92 



23 


- INFORMILO 72 

Internacia komitato por Etnaj 

Liberecoj, 

Honora prezidanto: 

Uwe Joachim Moritz 


98-A UNIVERSALA KONGRESO DE UEA 

IKEL montriĝis ĉefe en 3 okazoj dum la 98-a UK en 
Rejkjaviko: 

- Sabate la 20an de julio: Movada Foiro: ni 

kundividis etan tablon kun la Kultura Centro 
Kvinpetalo en Bouresse. Eblis montri kaj vendi 
numerojn de Etnismo kaj informi pri IKEL. Ni ankaŭ 
povis informi pri la du kunvenoj de IKEL dum UK, ĉar 
kiel kutime la kongreslibro nur tre koncize informas 
pri la kunvenoj kun dufoje nur la nomo -etnistoj-. 

- Marde la 23an de julio 2013: niaj du kunvenoj 
okazis samtage je sinsekvaj horoj en salono iom tro 
granda ĉefe por la membrokunveno, kiu arigis 7 
personojn, krom la du estraranoj, inter kiuj 5 estis 
IKEL-membroj. Efektive kelkaj aliaj IKEL-membroj 
ekskursis tiun ĉi tagon aŭ devis ĉeesti samtempan 
kunvenon (prezento de la nova estraro de UEA). 

Membrokunveno: La proponita tagordo estis 
modifita ĉar fakte tiun ĉi jaron ne nur necesis ratifi la 
elekton de la prezidanto, Alain Favre , sed reelekti la 
estraranojn, kiuj reprezentiĝis. Ili ĉiuj estis unuanime 
elektitaj. 

Faka kunveno: sekvis la faka kunveno kun la 
prelego de Ed Robertson : “Kio okazas en 
Skotlando?”. Inter 30 kaj 50 personoj ĉeestis tiun 
tre interesan prelegon, kies teksto aperas en tiu ĉi 
numero de Etnismo. 

NOVA KASISTO EN IKEL 

En la lasta numero ni anoncis la demision de la 
kasisto, Llibert Puig , kaj tiam serĉis novan 
kandidaton «por ke Etnismo povu pli aperi». Ni ĝojas 
povi anonci, ke niaj tiamaj zorgoj malaperis dank’al 
la propono de nia estrarano Xabier Iturriotz repreni la 
taskon de kasisto. Multajn dankojn al Xabi kaj niaj 
bondezirojn por lia laboro, kiu komenciĝas en 2014. 

SENDOSERVO 

Ĝis 2012 kason kaj sendoservon samtempe prizorgis 
Llibert Puig , kiu presigis kaj sendis la gazetojn kun la 
helpo de sia filo Hector Puig, kiun ni dankas pro lia 
helpo pretigi la dosierojn de Etnismo por la presejo. 
La numeroj de 2013 estis provizore presitaj kaj 
senditaj en Svislando. Tio ne povas daŭri kaj tuj post 
la sendo de tiu ĉi numero ni serĉos alian solvon. 


36A KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO 
+ 1A OKCITANA KONGRESO DE ESPERANTO 
EN SALARDŬ 

IKEL estis kunorganizanto de tiu kongreso kaj kvar el 
ties membroj, Xabier Iturriotz , Nikolas Xil Carvalho, 
Rafael Blanco kaj Kevin de Laet prelegis. La 
kongreso estis ege interesa, ĉefe por etnistoj ĉar ĝi 
okazis en la Aran-valo, sola loko, kie la okcitana 
oficialas (krom Piemonto), sed ankaŭ ĉar multaj 
prelegoj kaj diskutoj koncernis etnistajn temojn. 

Ni organizis ne formalan IKEL-kunvenon en kiu 
ĉeestis 12 personoj. Post prezento de la estraro, letero 
de la prezidanto, Alain Favre , kiu ne povis ĉeesti pro 
profesiaj kialoj, estis legata. Li komparis la nunajn 
etnajn malfacilaĵojn ene de la hispana kaj franca 
ŝtatoj, akrigitajn de la nuntempaj ekonomiaj 
problemoj de Eŭropo, problemoj kiuj pli malpli rekte 
kondukas al politikaj pozicioj memorigantaj la jarojn 
30ajn de la 20a jarcento. Li menciis sian arpitanan 
apartenon kundividitan kun la vicprezidantino. Tiu 
lingvo aparte parencas la katalunan kaj la okcitanan. 
Alain Favre rimarkigis, ke la membrokunvenoj 
okazas normale en la Universalaj Kongresoj, kiuj ne 
kunvenigas multajn IKEL-membrojn, tial estus pli 
bone ilin okazigi dum Katalunaj kongresoj, ĉar IKEL 
naskiĝis en Katalunio, multaj membroj venas el tiu 
regiono kaj el la apuda, la eŭska. 

Ni festis nian demisiantan kasiston, Llibert Puig , jam 
membro de la estraro kiam IKEL estis fondita. Kun 
multe da entuziasmo kaj humuro li rakontis la 
naskiĝon de IKEL, kiam la Asocio Internacia por la 
Defendo de la Minacataj Lingvoj kaj kulturoj 
(AIDMLK), dum sia kongreso en Barcelono, kaj 
malgraŭ sia esperanto-nomo, rifuzis uzi la internacian 
lingvon almenaŭ por parto de sia programo. Uwe J. 
Moritz samtage decidis fondi IKEL kaj dumnokte 
verkis statuton. Alia atestanto de tiu naskiĝo, 
Sebastia Ribes , ĉeestis la kunvenon. Li estis la 
titoldesegnanto de la tiama gazeto Etnismo. 

Ni ankaŭ diskutis pri la nuntempo kaj estonteco 
de IKEL. Revenis la ideo, ke oni intervenu ĉe ŝtataj 
estraroj, kiuj ne respektas la rajtojn de minoritataj 
etnoj. La lasta tia estis la interveno de Daniele Vitali 
ĉe UNIKODO por ke la litertipoj de la rusfederaciaj 
lingvoj povu esti uzataj. La rezulton oni ne konas. 
Mankas laborforto nun pri similaj agadoj, sed oni 
devas pripensi la aferon. 

La Informaj flugfolioj devus esti tradukitaj en 
diversajn lingvojn, minoritatajn aŭ ne 
La retejo estas nun aktualigata, tamen ne suflĉe 
disvolvigata. La problemo estas, ke tiu retejo estas 
sufiĉe malfacile prilaborebla, kaj ke iu kompetentulo 
devus trovi retejon pli facile organizeblan. Nun Alain 
Favre zorgas pri ĝi, sed se iu kompetentulo volus pli 
bone prizorgi la aferon, tio bonvenus. 

AF kaj NM 



xA##£€T 92 







Pagita reklamo: 



Originala titolo: 

DES VILLES 

POUR CHANGER LE MONDE 

© atlantica, Biarritz, 2005 
El la franca tradukis: 
Marie-Therese Lloancy 
Reviziis: 

Christian Riviere 


Kovrilpaĝo: Claude Roux 


A n d r e Cazeti e n 



Acheve d'imprimer 
sur les presses d'ICN 


Por ŝanĝi la Mondon, necesus ekpreni la politikan povon. Jes 
ja! la plej proksiman povon. Tiun de la komunumoj, pli precize 
tiun de la urboj el kiuj ege plejmulte venas deputitoj, estontaj 
ministroj, registarestroj, regantoj naciaj, eŭropaj, interkontinent- 
aj, kiuj politikas por la nacioj kaj por la Mondo. 

La eksterordinara aventuro de la urbo Mourenx, unua nova urbo 
en Francio, urbo laboratorio laŭ la filozofo Henri Lefebvre, 
ebligas nutri tiun revon. 


64000 Orthez 

Cite du (ivre 


ISBN : 978-2-35519-109-1 



And/ie. Cazetie,n naAhiĝiA en 7923 en ia iea/ina 
vilaĝeto MaAiacq, inten Pau, kaj Otehez. 

Pobt ia miiito, ii 'UceoiA pobtenon de eiementieAneja 
inAtAaiAto en Lacq, kieA aoentuAon ii intenAe tna- 
viviA, pobte en Mounenoc, kieA u/U-eAtno ii ^aniĝiA, kaj 
pia eAtiA dek ok janojn. Apante ion ii poiiyienaA: ii 
iyaniA NeiAon Mandeia-n, tiam ankonaa en kanceno, 
honona ciuitano de tia novema uaAo. 


Prezo: € 15.00 
(1 sendokosto) 

MENDEBLA DE: 
mlloancy@laposte.net